“Lulkanto” (P. Moĵajev)
Павел Можаев publikigis antaŭ 14 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Lulkanto” – песня П. Можаева на языке эсперанто.
Из сборника “Через все струны”. Запись с презентации, состоявшейся 9.02.2012. Исполняет автор, концертмейтер – Наталья Мамедьярова. Блог автора: http://mevamevo.livejournal.com
“Lulkanto” – teksto kaj muziko de P. Moĵajev, prezentita 9an de februaro 2012.
La ĉielon regas stela malproksimo,
Endormigas luna magi’.
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preĝas pri vi…
Dum mateno foras, kien do rapidi?
Ĝuu sonĝojn dum nokt-ebri’,
Ja nenio mava povas vin insidi,
Ĉar mi nokte preĝas pri vi…
Morgaŭ post vekiĝo kaptos vin feliĉo
Kaj ne trafos io ali’,
Venos bona tempo je la ĝojo riĉa,
Ĉar mi ĉiam preĝas pri vi…
Lasu do la zorgojn, flugu sonĝpilgrime,
Dum ne vekis vin sun-radi’.
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preĝas pri vi…
Mi ja ĉiam preĝas pri vi…