La tombeja gento / Кладбищенское племя – Песня на эсперанто (рус. субтитры)
Алекс Гато publikigis antaŭ 3 jaroj en la Rusa Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La tombeja gento/ Кладбищенское племя – Песня на эсперанто
Hurlas ĝemas vento,
ŝtormas la vetero.
La tombeja gento
kuŝas en la tero.
Jam delonge karno
sur skeletoj putras.
De la vermoj svarmo
sin bonguste nutras.
Sed maltrankviliĝas
mortintar’ damnita.
El la ter’ leviĝas
kun la kri’ tirita.
Suno brilas hele,
belas la vetero.
La mortintoj ree
kuŝas en la tero.
—————————–
Кладбищенское племя (Дорогие покойники)
Ветер воет и стонет,
погода штормит.
Кладбищенское племя
лежит в земле.
Мясо на скелетах
давно гниет.
Рой червей
хорошо питается.
Но беспокоюся
проклые мертвецы
Из земли поднимаются
с протяжным криком.
Солнце светит ярко,
погода прекрасная.
Мертвые снова
лежат в земле.
———————————-
Полный текст стихотворения
Tombeja gento (Kara mortintaro)
Hurlas ĝemas vento,
ŝtormas la vetero.
La tombeja gento
kuŝas en la tero.
Jam delonge karno
sur skeletoj putras.
De la vermoj svarmo
sin bonguste nutras.
Ho, kadavroj karaj!
Kuŝu vi sen bruoj.
En la ĉerkoj knaraj,
dormu, veinduloj.
Sed maltrankviliĝas
mortintar’ damnita.
El la ter’ leviĝas
kun la kri’ tirita.
Ĝis la sunapero
tiu ĉi tribaĉo
muĝas kun amero
en la nokta vaĉo.
Sed aŭror’ alvenas
pelas amikrondon.
Ĉiu haste penas
fuĝi en la tombon.
Suno brilas hele,
belas la vetero.
La mortintoj ree
kuŝas en la tero.