Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Vojaĝoj en Amazonio (5)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Post nia alveno en Santarém kaj post kiam ni aranĝis niajn aferojn en agrabla hotelo en la komerca centro de la urbo, ni iomete promenis, precipe ĉe la bordo de la rivero Tapajós, kiu tie enfluas en la riveron Amazono. Ankaŭ la sekvan tagon ni promenis, tamen ni konstatis, ke en la urbo estas malpli da vizitindaj lokoj ol ni estis pensintaj.

Ĉar Santarém – kun ĉirkaŭ 300.000 enloĝantoj – estas la tria plej granda urbo de la (sub)ŝtato Parao [Pará] (kies ĉefurbo estas Belemo [Belém]), ni ege surpriziĝis pro tio, ke eĉ en la centro, kie troviĝas multegaj – relative simplaj – vendejoj, estas inter la stratoj kaj la trotuaroj defluigaj fosaĵoj en kiuj vidiĝas en multaj lokoj kloakaĵoj. Malfacile kompreneble, ĉar la urbo sendube ne estas malriĉa.

Ĉiel ajn nia celo ne estis Santarém, sed la urbeto Alter do Chão, je distanco de proksimume 30 kilometroj. Mia edzino estis eksciinta pri ĝi, kiam ŝi estis informiĝinta pri la ŝipveturo inter Manaŭso kaj Santarém. Ŝi estis leginta, ke en Alter do Chão troviĝas unu el la plej belaj riverplaĝoj en la mondo kaj ke de la urbeto oni povas fari interesajn ekskursojn.

Do post du noktojn en Santarém ni prenis aŭtobuson, kaj ene de unu horo ni estis en Alter do Chão je la deka matene. Sendube plejmultaj turistoj – tiuj kiuj ne vojaĝas grupe en ekskursaj busoj – prenas taksion aŭ ion similan, sed ni eksciis, ke facilas veturi en ordinara buso de la centro de la urbo ĝis la urbeto.

En Alter do Chão ekzistas malmultaj hoteloj. Ni estis elektintaj la plej konatan, grandan kaj plej bone situitan. Ĝi troviĝas ĉe la bordo de la rivero Tapajós, kaj la frontaj ĉambroj estas ege multekostaj, tiel ke ni estis preferintaj flankan ĉambron, kiu kostas la duonon, sed ankaŭ estas sufiĉe malgranda.

Post nia alveno ni aranĝis niajn aferojn en nia ĉambro, promenis ĉe la bordo de la rivero Tapajós kaj naĝis mallonge. Posttagmeze ni faris nenion interesan, nur promenis en la centro de la urbeto.

Necesas eksciigi kelkajn faktojn pri Amazonio ĝenerale kaj pri Alter do Chão.

La amazonia klimato estas tropika, ekvatora, varmega kaj humida. La meza temperaturo estas ĉirkaŭ 26 celsiusaj gradoj; la nokta temperaturo neniam estas sub 19 gradoj, en septembro kaj oktobro la taga temperaturo povas atingi 42 gradojn. Estas nur du sezonoj, la seka kaj la pluvsezono. Dum la lasta, kiu daŭras de novembro ĝis maio, la akvo de la riveroj plialtiĝas kaj inundas – t.e. kovras – ĝis 350.000 kvadratajn kilometrojn (kio estas pli-malpli la grando de la tuta Germanio); dum la seka sezono ĝi kovras malpli ol triono, ĉirkaŭ 110.000 kvadratajn kilometrojn.

Dum la pluvsezono la riveraj strandoj estas tute inundataj, kaj ankaŭ multaj aliaj interesaj aŭ/kaj agrablaj lokoj ne plu videblas. Pro tio turistoj vizitas Amazonion dum la seka periodo, samkiel ni, kiuj estis tie en aŭgusto.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas muzikinstrumento?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?