Trem sujo da Leopoldina – Solano Trindade em Esperanto

thedoutorfritz publikigis antaŭ 9 jaroj

01:54 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Trajno polva cirkauurba

Solano Trindade (adapte tradukis Sylla Chaves)

Trajno polva cirkauurba,
kurante, kurante,
montradas al ni:
jen homo malsata!
jen homo malsata!
jen homo malsata!
fiiiii!
Unua stacio,
denove gi diras,
denove gi kuras:
jen homo malsata!
jen homo malsata!
jen homo malsata!
La dua stacio,
la tria, la kvara,
la kvina, la sesa,
trajno polva cirkauurba,
kurante, kurante,
montradas al ni:
jen homo malsata!
jen homo malsata!
jen homo malsata!
Malgajaj mienoj,
vojago sen fin’,
malfruas alvenoj
al ies destin’.
Trajno polva cirkauurba,
kurante, kurante,
ripetas al ni:
jen homo malsata!
jen homo malsata!
jen homo malsata!
Nur ce stacidomoj
Malrapidigante,
gi aldonas ion:
se homoj malsatas,
donu da pan’!
se homoj malsatas,
donu da pan’!
se homoj malsatas,
donu da pan’!
Sed l’aera bremso,
ciam ordonema,
silentigas gin:
ssssss!
(El “Brazila Esperanta Parnaso”)

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

enpersursub