Fontanoj de Granado – Francisco Villaespesa – Miguel Fernández – Esperanto
Esperanto Viva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Miguel Fernández deklamas en esperanto, kun bildoj kaj muziko, la poemon “Fontanoj de Granado” (Las fuentes de Granada) de Francisco Villaespesa.
Fontanoj de Granado…
Kia sono,
en la nokto de stela parfumado,
pli triste nin doloras ol via ĝema tono?
Ĉio ripozas sub envulto svaga
en fluidaĵo el arĝento luna.
Ĉe nard-odor’ flarebla meze de vento vaga,
la akvo-frisko ŝajnas oportuna
mano refreŝiganta febre varman tempion.
Akvo estas l’ animo de l’ urbo. Tiun gardas
dumdorme; al silento
ĝi traorelas ion:
legendojn plue vivajn malgraŭ la forges-vento,
kaj en serenaj noktoj la stelojn ĝi rigardas
palpitacie kiel koro kun vundo-fendo.
La akvo-voĉo sanktas!
Se vi la kernan ritmon de ĝia son’ divenos,
la Di-parolon iam sendube vi komprenos…
La akvo guzlas; Dio per ĝi misterojn kantas.
Fontanoj de Granado…
Kia sono,
en la nokto de stela parfumado,
pli triste nin doloras ol via ĝema tono?
Fontan’ ĝardena, gugle, suspiras nun en kuno
kun floroj, atendante, ke revo-man’ velura
elmetu ĝian helan ŝprucaron al la luno,
por doni al la nokto gemojn el sonĝo pura;
kaj dume disperligas marmoren, ho, sen fino
sian kolier-doton de riĉa sultanino.
Sin ĵetas kelkaj akvoj kun rumoroza bruo;
kiel torento-eĥoj rul-falas vigle folaj,
trenante sur aleoj, per vive splenda fluo,
kadavrojn, ve, de rozoj en ŝaŭmo-ĉerkoj bolaj.
Alia akvo ade surmure glitas lante
kaj sur heder-tapiŝo ploretas plenda-kante
kvazaŭ ĝi poiome, tra ia vundo streta,
sangus ĝis fina perdo de sia viv’ diskreta.
Blindas aliaj; svarmas
en ilin stel-arĝento, kiam la steloj larmas.
Aromon likvan, freŝan, diluas la aero.
La nokto humid-riĉas tiel, ke oni fridas.
La akvo ploras, ĝemas, suspiras, kantas, ridas,
kaj, super ĉi eterne murmura atmosfero,
regas la serenadoj ronkaj de la rivero.
La sango de Granado fluas per tiaj fontoj,
kaj en la mut’ profunda de l’ noktoj kalm-ebriaj,
sensante ĉi muzikon de sur malnovaj pontoj,
ni sensas ilin flui ankaŭ tra vejnoj niaj!
Somnolas la spirito ĉe ŝpruc-muzikaj ĉarmoj,
ni trinkas la raviĝon de fontan-spiroj skandaj,
kiu nin enpenetras per tralikiĝoj lantaj
kaj tra la okul-paro fuĝas per kaŝaj larmoj.
Fontanoj de Granado…
Kia sono,
en la nokto de stela parfumado,
pli triste nin doloras ol via ĝema tono?
Traduko de Miguel Fernández