Bezonas, akiru, mi volas – Gijom’ duopumas kun Amir Hadziahmetovic

Guillaume Armide publikigis antaŭ 1 jaro

05:35 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Kunverkita de Gijom’ Armide kaj Amir Hadziahmetovic
Aranĝita kaj miksita de Laurent Burgbacher
Elŝutu la sondosieron ĉe Soundcloud : https://soundcloud.com/guillaume-armide/bezonas-akiru-mi-volas
Sekvu ĉe Facebook : https://www.facebook.com/GijomArmide/

Teksto :

Bezonas mi pli
Bezonas de vi
Bezonas ke la tuta mondo donu al mi
Pli da ovaci’
Pro mia graci’
Mi volas dancigi la stelarojn ĉirkaŭ mi

REKANTAĴO
Faru el vi juvelujon
Por via ena gem’
Faru el vi juvelujon
Por donaci ĝin
Faru el vi muelejon
Por via ena gren’
Faru el vi muelejon
Por panigi ĝin

Mi akiru en
Montara eben’
Terpecon por mia propra privata eden’
Kun granita mur’
Ĉe ĝia kontur’
Neniam tro altas la grad’ de mia sekur’

AL REKANTAĴO

Nu kara voĉ’, enmensa voĉ
Mi dankas vin pro la mesaĝ’
Sed kerne de mia diboĉ’
Atingas ne min via saĝ’

Help us caption & translate this video!

https://amara.org/v/ouEA/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj