La Esperanta Utafesto de Oomoto | Kadre de la 100-jara Memorevento de la Fondiĝo de EPA
Oomoto International publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Esperanta Utafesto de Oomoto okazis ĉe Ten’ on-kjo de la urbo Kameoka, Kioto en la 17-a de septembro kadre de la 100-jara Memorevento de la Fondiĝo de EPA (Esperanto-Populariga Asocio, la satelita organizo de Oomoto pri Esperanto). 527 dediĉitaj utaoj kolektiĝis el 24 landoj en 5 kontinentoj de la mondo. 33 elektitaj utaoj el ili kaj utaoj de sinsekvaj gegvidantoj de Oomoto estis fakte ĉantataj. Al la Utafesto s-ino Margaret Zaleski-Zamenhof (prapranepino de d-ro L.L.Zamenhof), s-ro Duncan Charters (prez. de UEA:Universala Esperanto-Asocio) kaj s-ro Bernhard Westerhoff (ĝenerala sekretario de Bahaa Esperanto-Ligo) speciale dediĉis utaojn.
Ĉi tiu Esperanta Utafesto estas la 3-a. Unua okazis en Ajabe, 2007, okaze de “Bonvenon al Oomoto”. La 2-a estis en Braziljo de Brazilo, 2010. Ni esperas la okazigon de Esperanta Utafesto en Jerusalemo, komuna sanktejo de 3 monoteismoj en ne malproksima estonteco.
Utafesto estas evento por mildigi la koron de Dio per japanstilaj poemoj kaj samtempe preĝi al Dio por la paco de la mondo kaj por la feliĉo de la homaro. En Japanio, laŭ malnovaj arkivoj, antaŭ 1700 jaroj (nome, 300a jaro p.K.n) ĉi tiu Utafesto okazis tre prospere, ne nur en la alta sociala klaso, sed ankaŭ en ĉiu vilaĝo de la tuta lando. En tiu epoko oni nomis Utafeston “Utagaki(Utabarilo)”, kaj ĉiu vilaĝo okazigis ĝin unufoje por jaro, por forigi la amasiĝintajn malagrablaĵojn en la vilaĝo, ekzemple, malpaciĝojn, malamojn, ĵaluzojn, kolerojn k.a. inter vilaĝanoj. Nome, per siaj utaoj vilaĝanoj mildigis Dian koron kaj ĵuris al Li forigi la malbonajn sentojn en la koro.
La origino de Utafesto, nome, la komenco de la vojo de utao, okazis en mitologia epoko en Japanio. Kiam la filo de la Ĉiela Dio nomata Susanoo pereigis la malbonan diablan serpentegon kaj iom ripozis trankvile, li ekvolis versi utaon. Kaj kvankam Dio Susanoo pereigis la ĉefon de la malbonaj spiritoj, li restis maltrankvila pripensante la situacion ke ankoraŭ tie kaj tie en la mondo troviĝas dikaj bariloj kaj nigraj nuboj. Tiam lia edzino nomata Kuŝinada-hime mem faris tamburon tiamaniere, ke ŝi renversis lignan kuvon kaj sur ĝia malantaŭa funda parto metis kaj alligis la pafarkon kun streĉita kordo, kaj komencis ritme frapi per maldikaj bastonoj. Kaj Dio Susanoo akompanis tiun pafarkan tamburon per ĉantado:
Jakumotacu Ho, senĉese nub’
Izumojaegaki leviĝas ĉe Izumo
Cumagomini kiel la palac’
Jaegakicukuru ja multoblebarila
Sonojaegakiŭo tiujn dikbarilojn mi – .
(Esperanta traduko)
La signifon de ĉi tiu utao Majstro DEGUĈI Onisaburo jene eksplikas laŭ la vortanima scienco: “Kvankam mi pereigis la hetmanon de malbonaj spiritoj, inter ĉiuj landoj en la mondo ankoraŭ troviĝas dikaj bariloj kaj super ili ŝvebas ankaŭ dikaj nuboj. Do, mi forprenu ankaŭ tiujn barilojn kaj tiujn nubojn por la paco.”
Laŭ japana arkivo ĉi tiu estas unua utao en la historio, do la japanaj fiksformaj utaoj komenciĝis de tiu momento. Kaj la arkotamburo, kiun lia edzino Kuŝinada-hime aranĝis kaj ludis, poste evoluis al kotooj unukorda, dukorda kaj plue nuntempa multkorda. En Utafesto de Oomoto oni uzas la originan arkotamburon kaj ankaŭ dukordan kotoon (nome, jakumokotoon).
Reviviĝo de Utafesto
Kiel jam menciite, ĉi tiu tradicia paca festivalo de Japanio prospere okazis en ĉiu regiono de Japanio, unufoje por jaro, en malnova epoko, sed kun la komenciĝo de la registaro Kamakura en 1192, ĝi laŭgrade malprosperis kaj baldaŭ malaperis. Laŭdire, ĝi okazis nur en la mikada palaco (imperiestra), en iomete malsama maniero, kompare kun la origina.
Sed en 1935, Majstro DEGUĈI Onisaburo, Kunfondinto de Oomoto, kiu ellernis la vojon de utao kaj Utabarilo rekte de la fama japana filologo, revivigis la eventon sub la titolo Utafesto. Kaj Utafesto komencita de la Majstro, baldaŭ devis ĉesi denove pro la eksplodo de Oomoto-Afero (Subpremego) kaj ĝis 1945 en la daŭro de 10 jaroj ĝi restis sen okazi. Sed en 1950, ree reviviĝis kaj de tiam ĝis nun okazas ĉiujare en Oomoto, Kameoka, en la kadro de la Granda Festo de Zujsej.
Kiel klarigite, Utafesto estas tradicia kultura festivalo de japana popolo, sed ne nur tio: ĝi estas tia evento, ke homaro dividu ĝojon kaj feliĉon kun Dio, dediĉante al Li siajn literaturajn verkojn kaj petpreĝante por socia bono aŭ por la realigo de la ideala paca mondo.