Tra la Pordo (“Through the Door”) — ESPERANTO SONG
Noise and Bells publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 8 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Je la momento, do, de la venko de Homo super Naturo, ni trovas la tutan homaron konkerita de iuj unuopaj homoj, kaj tiuj homoj konkeritaj de tio en ili mem, kio estas pure ‘natura’ — de siaj malraciaj impulsoj. Naturo, senbarigita de valoroj, regas la Kondiĉistojn kaj, per ili, la tutan homaron. La konkero de Homo super Naturo montriĝas, je la momento de sia plenumo, la konkero de Naturo super Homo. Ĉiu venko kiun ni ŝajne gajnis kondukis nin, paŝon post paŝo, al ĉi tiu konkludo. Ĉiuj el la ŝajnaj returnoj de Naturo estis nur taktikaj retiriĝoj. Ni kredis ke ni batis ŝin malantaŭen, dum ŝi nin deturnis…”
– C. S. Lewis, La Abolicio de Homo (1943)
Download here: https://noiseandbells.bandcamp.com/track/tra-la-pordo
—
MELODIO A
Laŭdu la Profeton
Desuprintan el ĉiel’
En grandega aklam’ kuniĝu jam
Kaj homo kaj anĝel’
La popol’ min nomas Alma
Pro l’ fort’ de mia anim’
Do silentu vi, kaj ĉesu krii
Ne vundas min la malestim’
Ĉi-lande, ĉiu homo kredas laŭ prefer’
Sed blasfemo lin ekspedas rekte al infer’
Al venĝem’ mi ne inklinas
Pro bonvol’ mi disciplinas
Ĉar vi plendas kaj obstinas-
Mi vin faros ekzempler’
MELODIO B
Nu, espero, fid’ kaj amo-
Jes, tiuj gravas tre
Sed laŭ mia raport’ de sankta Vort’
Des pli gravas obe’
Vi parolas tiom ĉarme
Sed mankas la Spirit’
Kiel sonlatun’ ĝi tondru nun
Kaj ŝvelu la cimbala tint’
Junaĝe ni deliktas kontraŭ Di’ kaj Reĝ’
Eĉ la hom’ kiu nun predikas el la juĝa seĝ’
Sen kompata stangbatado
Ne efikus instruado
Do, la ŝultrojn al la rado
Je la fin’ nur restos leĝ’
PONTO [IDO]
Tra l’agul’ me pasas
E qua me privacas?
Yen la pord’ desklozita
Nulo aberacas
Se me surkape stacas, nu
De to qua alejas vu tote disponez
E vua frat’ a sua fat’ abandonez
Ho, servar du mastri posiblas
Por lu qua salveskas per statu’
MELODIO C
Se mi montrus al vi signon
Ĉu moliĝus via kor’?
Nu, per Dia ag’ en mia dag’
Finiĝu la labor’
La skriptur’ el mia buŝo
Ne zorgas pri rimed’
Malfeliĉas mi ke tiu ĉi
Mavaĵo eĉ necesas, sed
Pli bone ke al Gehen’ rapidu unu vir’
Ol ke brulu Zarahemla en pekaddezir’
De la lang’ kiun vi malŝparas
Di’ per mi vin forseparas;
Do se Lin mi anstataŭas
Nu, sanktiĝu mia dir’!