Verŝajne temas pri Madrido – Manuel Pancorbo – Esperanto
Izquierda y Esperanto - SATeH publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Manuel Pancorbo kantas “Verŝajne temas pri Madrido”, kadre de la spektaklo “Vivu la teatro”, en la 86a SAT-Kongreso, okazinta en Madrido de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013. Prezentas lin Miguel Fernández.
Jen ĉi-sube la kantoteksto:
Tie kie svarmas vojkruciĝoj
kie revi maron estas defi’
kien revenas ĉiam la fuĝintoj
verŝajne temas pri Madrid’… pri Madrid’
Kie liftoj veturigas amoron
restas angulaĉo por laca mi
elŝvitanta la vivon sur betonon
verŝajne temas pri Madrid’… pri Madrid’
Knabinoj ne plu volas princiniĝon
kaj knaboj ludas serĉi kun insist’
maron en plena glas’ da ĝino
verŝajne temas pri Madrid’… pri Madrid’
La birdoj ekvizitas psikiatrojn
kaj steloj pigras je suprenir’
la morton veturigas ambulancoj
verŝajne temas pri Madrid’… pri Madrid’
La suno estas lampo en drinkejo
ekironta metroo estas la viv’
estas injektil’ en necesejo
verŝajne temas pri Madrid’… pri Madrid’
Kiam morto min viziti venos
ne bonvolu veki min el la lit’
ĉi tie vivis mi kaj restos
verŝajne temas pri Madrid’… pri Madrid’
http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html