Alternativoj – Mikaelo Bronŝtejn – Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mikaelo Bronŝtejn kantas sian kanton “Alternaivoj” en la 25a Internacia Esperanto-Konferenco (OSIEK), okazinta en Svitavy (Ĉeĥio) de la 14a ĝis la 20a de julio 2012.
Jen la kantoteksto:
Mian junecon ni vokis al batalo
Por socio kie regos justa bono
Prudentaj vortoj, mia sola kapitalo
En poŝo tintis gaje apud kupra mono
Min terurigis tiu tem’ el vortfilistro
Kaj el la kantoj enkapigis mi kun ĝojo
Alternativo de laboro, fiadistro
Alternativo de kanapo, glora vojo
Sed ial mi ne ŝatis peci ordinaraj
Traŝita estis ofte pro demandoj miaj
Ĉar ne komprenis, do ne povis trakti klare
La tezojn kiuj tute klaris por aliuj
Instruis min en mia morna malkvieto
Singulto tima aŭ ĝojiga vodka gluto
Alternativo de postulo estas peto
Atlernativo de parolo estas muto
Mi min ekzilis en la nordan regionon
Kun du koloroj nur laŭ la natura leĝo
Kolor’ de karbo nun provizis mian bonon
Kaj trankviligis koron la kolor’ de neĝo
Mi nigra blanke kutimiĝis al realo
Konvinkis mi la plej konvinka terprofundo
Alternativo de ascendo estas falo
Alternativo de frakaso estas vundo
Ruliĝas radoj de l’ senbrila vivoĉaro
Juneco pasis tamen restis miaj duboj
Kaj mian vojon pliĝustigis nova caro
Kaj mian monon gaje ŝtelis novaj buboj
Iaman veron nun ni nomis nun mi svago
Proklamis laŭte dum faligo de l’ idolo
Atlernativo de riĉeco estas blago
Atlernativo de komerco esta polo
Mi deligite tiam plonĝis en komerco
Sen sperto trompi do kun certa malprofito
La tro impostaj akceptante kiel ŝerco
Kiel nepraĵon la postulojn de bandito
Konatojn miajn distancigis trompa vendo
Amikoj koraj mi ne difis kun sincero
Atlernativo de pereo estas venko
Atlernativo de mensogo estas vero
Malico koron ne obsedis nur la duboj
Min mordas ĉe la ŝanĝoj en nuntempa stato
kaj horizonton same kovras novaj nuboj
Kaj eĉ pli premas la problemoj de l’ estado
Kaj rekiriĝas hosneteca certaj limoj
prudentan movon anstataŭ stulta drivo
Mi ducent fojojn vidas vanon de l’ viktimoj
Kaj nevideblas antaŭ mi alternativo