Ĝis — Elena Puchova kaj Dmitrij Dovžik
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Elena Puchova kaj Dmitrij Dovžik kantas “Ĝis” en la 25a Internacia Esperanto-Konferenco (OSIEK), okazinta en Svitavy (Ĉeĥio) de la 14a ĝis la 20a de julio 2012.
La tekston de la kanto verkis Mikaelo Bronŝtejn kaj la melodion verkis Elena Puchova. La kanto aperas en la disko “Akceptu, mondo, min amike!”. Filmis Liven Dek.
Jen la kantoteksto:
Sen sun’
nur morn’,
nur dorn’
post dorn’.
Nur vort’
en mis’…
Ne sort’ –
do, ĝis!
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis eksopiro, ĝis!
Ĝis rekompreno,
ĝis la reveno,
ĝis la revido…
Nu, ĝis!
Ĉu dolĉ’,
vinber’
por ni liber’
en for’,
en dis’,
sen kun’,
sen kis’ ?
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis la revido, ĝis!
Ĝis finatendo,
ĝis la retento,
ĝis la reamo…
Nu, ĝis!
Kaj ĝis
konsent’ –
ĉu tag’,
ĉu cent…
Ĝis ni
en mut’,
ĝis kri’ :
-Salut’!
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis la reamo, ĝis!
Ĝis kor’ al koro,
ĝis korp’ al korpo,
ĝis fajr’ al fajro…
Nu, ĝis!