Venu, Font’ de Ĉiu Beno – Mormona Tabernakla Ĥoro
mormonEsperanto publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Mormona Tabernakla Ĥoro kaj Orkestro de Templo-Placo prezentas: “Venu, Font’ de Ĉiu Beno” (“Come, Thou Fount of Every Blessing”). La kanto estas tradicia usona himno. La tekston verkis angle Robert Robinson (1758) kaj ĝin esperantigis William John Downes. Aranĝita de Mack Wilberg. Subtekstigis Scott Turton.
Venu, Font’ de Ĉiu Beno
Venu, Font’ de ĉiu beno, veku kanton en la kor’,
Pro forigo de ĉagreno, pro indulgo kaj favor’.
Kiel kantas anĝel-lando, tiel ankaŭ kantu mi,
Pri la pek-kovranta sango de l’ amanta Fil’ de Di’.
Ebenezer! Jen kordanke krias mi: Li helpis min!
Kaj mi fidas, ke senmanke Li min tenos ĝis la fin’.
Serĉis min Jesu’ Paŝtisto, ŝafon en animdanĝer’;
Kun miriga am-persisto faris Sin por mi ofer’.
Kiel granda mia ŝuldo al la graco de l’ Sinjor’!
Mi submetu min al muldo, kiu faros min trezor’,
Ĉar mi scias min malforta, forvagema; tamen mi
Min konfidas al senmorta amo de l’ savanta Di’.