Mirinda Graco – Mormona Tabernakla Ĥoro
mormonEsperanto publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Borde de la rivero Misuri, la Mormona Tabernakla Ĥoro kun la Orkestro de Templo-Placo prezentas “Mirinda Graco” (“Amazing Grace”), aranĝita de Mack Wilberg, kun tradukoj en Esperanto de Leonard Ivor Gentle (1a kaj 3a strofoj) kaj Konisi Gaku (2a kaj 4a strofoj).
Mirinda Graco
Mirinda graco! Dolĉa son’
al mi eĉ savis ĝi.
Perdita estis mi, kaj blinda, sen pardon’.
Trovita, vidas mi.
Promesis bonon la Sinjor’
al mi per sia vort’.
Li estos ŝild’ dum tuta hor’
tra l’ vivo ĝis la mort’.
Jes, kiam venos fina hor’
mirinda restos grac’.
Posedos tiam mi la vivon en glor’
en ĝojo kaj en pac.’
Tra dek jarmiloj en ĉiel’,
por laŭd’ al Dia glor’,
ne ĉesos kanto de anĝel’
kun bela, dolĉa ĥor’.