Sinkopo – Venas oldulino
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Populara kastilia julkanto (orig. “Ya viene la vieja”) en ĥoraranĝo de Eduardo Cifre kaj tradukita de Svena Dun. Ĝi estis ludata dum la zamenhof-tago de la Madrida Esperanto-Liceo de 2011.
Jen la teksto:
Venas oldulino
kun la mondonaco
ŝi ĝin trovas troa
jam deprenis parton
Vinbera branĉeto,
citrona foli’
kaj sankta Maria
patrino de Di’
Venas la Tri Magoj
vice al la stalo
kun incenso, oro,
mirho kaj santalo.
Venas la Tri Magoj
sur sableja pado
ili portas fruktojn
sur grandega plado