Edmond Privat pri Ludwik Zamenhof

De Revolutionibus publikigis antaŭ 3 jaroj

32:17 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Prelego okaze de la Svisa Esperanto-Societo kunveno en 1954 jaro.

Edmond Privat (1889-1962)- svisa historiisto, esperantlingva verkisto, poeto kaj dramaturgo, prezidanto de UEA (1924-1928) kaj SES (1921-1928), vicdelegito de Irano en la Ligo de Nacioj (1923-1926), profesoro de angla lingvo kaj literaturo en la Universitato de Neuchâtel, fervora apoganto de pacismo kaj sendogmeco.

Enciklopedio de Esperanto (artikolo de Ferenc Szilagyi):

Privat (priva) Edmond, franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo parto­prenis la unuan kongreson en Boulogne sur Mer, kien li piede pilgri­mis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922-26 honora konsilanto kaj vic­delegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907-08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegant­stilaj artikoloj. De 1921-1928 li re­organizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompeten­teco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edu­kistoj – Genève 1922, komercistoj – Venezia 1923, Radio – Genève 1924, Paco per lernejoj – Praha 1927, Unua Somera Universitato, Ge­nève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logi­ka facila pensperado. Ankaŭ lia pe­dagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj „E at a glance“ kaj en la sama jaro „E in 50 lessons“, en 1910 „Karlo“, kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bone­ga „Kursa Lernolibro“ kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefver­kon „Esprimo de Sentoj en E“. Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problem­ojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia „Historio de E“ (U nua Parto 1911, Dua Parto 1927), kaj el la „Vivo de Z“ (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo „Pri E litera­turo“ (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de P. produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon „Ginevra“ (1913), kaj „Tra l’ Silento“, en ili mildvoĉa, de­likatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klar­econ, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E lite­raturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E­-ista agado kaj tiu sento kaj kredo ­- logika kredo de klerulo – floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan genera­cion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li in­fluis siajn kunlaborantojn kaj la E-is­taron.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

verdesaltonlaŭtetelevido