Sainte Baume – la Sankta Groto – 1
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Kiel mi diris en mia videaĵo pri “Esperanto en Fontaine-de-Vaucluse”, mi promenis kun mia edzino aŭtomobile en suda Francio, en la regiono “Provenco” (Provence). Fakte ni pasigis ankaŭ du tagojn en la apuda regiono Okcitanio (Occitanie).
Evidente ni estis planintaj tiun vojaĝon kelkajn monatojn antaŭe. Ni intencis viziti, krom la regioneton Luberon – kie ekzistas pluraj belaj malnovaj vilaĝoj situantaj sur montetoj – la urbojn Marsejlo (Marseille), Avinjono (Avignon), Montpeliero (Montpellier), Nimo (Nîmes), Arles kaj kelkajn aliajn.
Proksimume unu monaton antaŭ la komenco de la vojaĝo, ni vidis en la franca televidkanalo TV5Monde (kiun mi jam menciis plurfoje) interesegan kaj detalan dokumentfilmon pri la “Sainte Baume” (Sankta Groto). Post tio ni decidis inkluzivigi tiun vidindaĵon en nian rondveturon en Provenco, kaj nun mi rakontos pri nia vizito al tiu por kristanoj grava sankta loko.
“Baume” estas la franca versio de la provenclingva vorto “baumo”, kiu signifas “groto” (“grotte” en la franca).
La “Sainte Baume” situas en la departemento Var nur ĉirkaŭ 60 km-n for de Marsejlo, sed ĉar ĝi troviĝas en montaro (ankaŭ nomita “Sainte Baume”), almenaŭ dum la lastaj 30 km la ŝoseo sinuas la tutan tempon kaj estas ege mallarĝa en multaj lokoj, tiel ke oni ne povas – kaj ne devas – veturi tre rapide.
En la dokumentfilmo ni jam estis vidintaj, ke la “Sankta Groto” – kune kun malgranda monaĥejo – situas tre alta meze de la kruta muro de enorma klifo. Ni estis nin demandantaj, kiel la monaĥoj estis sukcesintaj konstrui la monaĥejon proksimege al profundega abismo, kaj nun ni volis vidi tion persone.
20 km antaŭe ni unue vizitis en la urbeto St. Maximin-la-Sainte Baume la malnovan bazilikon Sainte-Marie-Madeleine (konstruitan inter la 12-a kaj la 16-a jarcentoj, kun kripto el la 4-a jarcento).
La nomo de la urbeto (St. Maximin-la-Sainte Baume) rilatas ne nur al la sankta groto, sed ankaŭ al Sankta Maksimino (kiu akompanis Marian Magdalenan kaj iĝis episkopo de Aix-en-Provence ĉirkaŭ 45 p.K.). La nomo de la baziliko (Sainte Marie Madeleine) rilatas al Sankta Maria Magdalena (pri kiu la Plena Ilustrita Vortaro informas, ke ŝi estis “unu el la virinoj, kiuj ĉirkaŭis Jesuon kaj la unua, al kiu li aperis postmorte”).
Kiam ni fine alvenis proksime al la menciita klifo, ni vidis laŭlonge de la ŝoseo kelkajn lokojn kie estis pluraj aŭtoj, kaj do ni imagis, ke ie tie komenciĝas pado kondukanta al la groto. Bedaŭrinde ni ne demandis tuj, kie estas tiu pado. Kiam, post 2 km, ni demandis tion, iu montris nin lokon proksiman al hotelo nomita “Hostellerie” (kiu fakte “ne estas ordinara hotelo, sed religia domo prizorgita de monaĥoj, de dominikanaj fratoj”), konstruita en la 20-a jarcento. Tie ni parkumis nian aŭton kaj komencis la piediradon direkte al la “Sankta Groto”. Nur kiam ni revenis, ni eksciis, ke estintus pli bone, se ni estis parkumintaj 2 km antaŭe, ĉar tie estas alia pado, kiu estas 2 km pli mallonga.
Estu kiel ajn, ni sekvis la padon, kiu suprenkondukas kaj sinuas la tutan tempon sub montaraj arboj, do en bela pejzaĝo. Tamen, ĉar ĝi estas sufiĉe kruta, la piedirado estis tre laciga kaj daŭris ĉirkaŭ 90 minutojn. Proksime al la groto kaj al la monaĥejeto, ŝtuparo – same kruta – anstataŭas la padon. Tre lacaj, sed feliĉaj, ni finfine alvenis al la sankta loko, de kie oni havas belegan vidon sur la tutan ĉirkaŭaĵon.
Anstataŭ priskribi tiun lokon, mi montras kelkajn fotojn.