Sainte Baume – la Sankta Groto – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Nun mi donas pri la “Sankta Groto” kelkajn informojn ĉerpitajn el la franclingva Vikipedio.
Laŭdire tiu kaverno de modestaj dimensioj (proksimume 20 m-n por 30) ŝirmis Maria Magdalena dum la lastaj jaroj de ŝia vivo.
Ekde la 5-a jarcento monaĥoj ekloĝis ĉe la rando de la groto, aranĝis ĝin kiel lokon de kulto kaj bonvenigis pilgrimantojn. La katolika sanktejo evoluis tra la jarcentoj, precipe ekde la 13-a jarcento, post la alveno de dominikanoj kaj pro la instigo kaj subteno fare de la grafoj de Provenco. Grava loko en okcidenta kristanismo, la groto estis vizitata de multaj papoj kaj reĝoj.
Prirabitaj dum la Religiaj Militoj, tute detruitaj dum la Franca Revolucio, la dominikana monaĥejo kaj la gastejo estis rekonstruitaj en la 19-a jarcento, precipe sub la gvidado de Patro Henri Lacordaire, kaj ekde tiam denove alvenis multaj pilgrimantoj.
Dum la 20-a jarcento daŭris reformoj en la groto kaj de la tuta sanktejo de kiu ĝi estas parto. Hodiaŭ ĝi estas grava turisma kaj ekonomia ejo en la departemento, bonvenigante ĉiujare 500.000 pilgrimantojn kaj vizitantojn.
Koncerne al Maria Magdalena ekzistas malgranda artikolo (titolita “Maria Magdala”) en la esperanta Vikipedio, kie legeblas ĉefe jeno:
“Maria Magdala aŭ Maria Magdalena (aŭ simple Magdaleno aŭ Magdalena), probable kun la signifo Maria el Magdalo, estas ĉefrolulo en la evangelioj de la kristana Biblio. Ŝi aperas kiel unu el disĉiplinoj de Jesuo, kiu ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (Johano 19:25) kaj post la releviĝo de Jesuo (Johano 20:1-2). En la tradicio de la okcidentaj Eklezioj oni foje miksas ŝian rolon kun aliaj rolulinoj de la evangelioj, pro kio ekestis granda adorado kaj en postaj etapoj aperis tre diversaj legendoj pri ŝi. Ŝi estas konsiderata sanktulino de kristanoj, kaj ŝia festotago estas je la 22-a de julio.”
En la ege detala franclingva vikipedia artikolo pri Maria Magdalena estas parto pri la “Sankta Groto”. Jen la ĉefaj informoj:
La unuaj legendoj, kiuj mencias finan vojaĝon de Maria Magdalena al la sudo de Francio, datiĝas de la 10-a jarcento kaj baziĝas sur ŝia identigo kun la pekinto menciita en Luko 7:36-50 kaj kun Maria de Betania. Ekde tiam aperis diversaj legendoj, foje eĉ kontraŭdiraj, por rakonti tiun vojaĝon al Francio. En la 12-a jarcento, la monaĥoj de la abatejo de Vézelay, en Burgonjo, deklaris, ke ili malkovris ĝian aŭtentan skeleton. En 1267, la ostoj estis montritaj al la reĝo de Francio, kiu adoris ilin.
En la sama epoko, la dominikano Jacques de Voragine, en sia verko “La Légende Dorée” (La Ora Legendo) transprenis provencan tradicion laŭ kiu Maria Magdalena alteriĝis en la urbeto Saintes-Maries-de-la-Mer. En tiu teksto, skribita en la 1260-aj jaroj, Maria Magdalena estas “riĉega, nekredeble bela kaj skandale malĉasta” virino kiu forlasis sian vivon de volupto por iĝi devota sekvanto de Jesuo. Dek kvar jarojn post la Krucumo, paganoj metis ŝin, kune kun kelkaj aliaj kristanoj – inter ili Maksimino – en la Mediteranea Maro sur sendireblan boaton, do intencante kaŭzi ilian morton. Tamen, per miraklo, la boato alfundiĝis en Marsejlo, kie Maria Magdalena komencis evangeliigi la regionon antaŭ ol pasigi la lastajn tridek jarojn de sia vivo preĝanta en groto, kie, je ĉiu kanonika horo, anĝeloj venis por levi ŝin en la ĉielon, por ke ŝi aŭdu iliajn kantojn. Tiu loko de la ravo de Maria Magdalena poste iĝis la sanktejo de “Sainte Baume”.
En 1279, Karlo la 2-a, Reĝo de Napolo kaj Grafo de Provenco, ordonis en la urbeto Saint-Maximin kampanjon de elfosadoj, dum kiuj oni laŭdire malkovris sendifektan tombejon de Maria Magdalena, kun surskribo indikanta, kial la restaĵoj estis kaŝitaj. Karlo la 2-a tiam ordonis la konstruadon de baziliko sur la loko, kaj la loĝantoj de la urbeto estis esceptitaj de impostoj, se ili loĝigis pilgrimantojn. La populareco de Saint-Maximin iom post iom superis tiun de la abatejo de Vézelay.
Kaj nuntempe la “Sankta Groto” estas multe pli vizitata ol la baziliko de la proksima urbeto St. Maximin-et-Sainte-Baume, ricevante ĉiujare 500.000 kristanojn kaj aliajn turistojn.