Sinkopo – Kristnasko blanka
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Monde famiĝinta kristnaska kanto el Usono, originale titolita “I’m dreaming of a white Christmas”. Ĝi estis ludata dum la zamenhof-tago de la Madrida Esperanto-Liceo de 2011.
La esperanto-teksto ŝuldiĝas al Arjen-Sjoerd de Vries, de la ensemblo “Akordo”.
Svingiĝas palmoj sub arda sun’,
invitas la mar’ al naĝ’.
Belegas nun la pejzaĝ’
ĉe Kalifornia plaĝ’.
Sed kiom nordo allogas min
nun ke proksimas la jarofin’!
Mi revas pri Kristnask’ blanka,
min regas dolĉa nostalgi’.
Arbopintoj brilas,
sur sledoj trilas
tintil’: gaja harmoni’!
Mi revas pri Kristnask’ blanka,
skribante kartojn sub palmkron’:
vin atendu ĝojo kaj bon’
kaj senmanke neĝa julsezon’!