Volga, Volga… – Волга, Волга, мать родная… – Esperanto – subtekstoj
Antono Samak publikigis antaŭ 3 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La kanto temas pri la amtragedio de Stjenka Razin, legenda rabista atamano, Rusa Robin Hood de la 17-a jarcento. Foje li gvidis sian vojon al Persujo tra la Kaspia Maro kaj revenis de tie kun riĉa rabaĵo kaj kun la bela filino de la persa ŝaho. Sed inter la tiamaj kozakoj estis regulo, ke virinoj ne estu inter ili por eviti la kverelojn kaj kviete vivi por siaj danĝeraj entreprenoj…
Rusa romanco kun kanteblaj Esperantaj subtekstoj:
De malantaŭ la insulo,
Sur la vasta grandriver’
Naĝas barkoj multkoloraj,
Akro-brustaj, kun fier’.
Sur l’ antaŭa – Stjenka Razin
Sidas flanke de l’ princin’,
Ĝuas novan nuptofeston
Vigle pro l’ delic’ de vin’.
En la fon’ murmur’ aŭdiĝas:
Pro virin’ li lasis nin!
Nokto nura pasis kun ŝi,
Kaj fariĝis li – virin’…
La murmuron kaj mokadon
De l’ band’ aŭdas l’ ataman’,
Kaj la karan persan inon
Kaptas per fortplena man’.
Kuntiriĝis nigraj brovoj,
En la vangoj ruĝas sang’.
Fulmotondras la okuloj
Pro l’ koler’ de l’ ataman’.
„Eĉ la kapon mi transdonas
Al ribela stulta band’!” –
Forta voĉo disvolviĝas
Eĉ al malproksima land’.
Kun okuloj mallevitaj
Ŝi apenaŭ spiras jam,
Mute aŭdas la ebriajn
vortojn de la ataman’:
„Volga, Volga, bona panjo,
Volga, Rusa grandriver’,
Alrigardu al donaco
De kozak’ de l’ Dona ter’!
Por ke ĉesu la malpaco
Laŭ la vol’ de l’ kompani’,
Volga, Volga, bona panjo,
Belulino jen por vi!”
La princinon l’ atamano
Levas kun subita fort’,
Ŝin elĵetas el la barko,
Kuras ŝaŭmoj kun ŝi for.
„Kial vi ŝokiĝis, fratoj?
La diablo movu vin!
Taktu-kantu por memoro
De l’ anim’ de l’ persa in’!…”
De malantaŭ la insulo,
Sur la vasta grandriver’
Naĝas barkoj multkoloraj,
Akro-brustaj kun fier’.
Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak