Kvindek Naŭ – Esperanta traduko de la poemo “59” de Harry Baker
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi faris tiun ĉi tradukon dum MoVeMo 2022 🙂 – Mi metas la tutan tekston sube, sed ankaŭ en la filmeto mem troviĝas ĝi. Malfacilis Esperantigi kaj konservi la rimojn kaj la ŝercojn, sed mi esperas ke la rezulto plaĉas! Certe almenaŭ al mi ĝi plaĉas… 🙂
Kvindek Naŭ vekiĝis en ĥaoso,
Vidis ke portendis al la haroj tuj la broso,
kaj post kelka minuto li komprenis ke
la kaŭzo estas ke li kline kuŝis.
Li sin starigis, poste duŝis,
kaj dum li rigardis sin spegule ja lin tuŝis
eta memadmiro: ĉar li malfuŝis
nur konvene la aspekton.
Kaj rigardante el fenestro, ho, li vidis kiu lian koron huŝis:
Estas Sesdek,
lia plej kara najbar‘.
Ĉar… Sesdek estas bela:
ŝia modo, ho, modela
kun mieno ja miela,
estas ĉiam malkruela
kaj alvenas ja fidela ĝustatempe…
kio ĉiam ŝajnis esti nur senpene.
Kaj Kvindek Naŭ volis konfesi el la koron
ke li memoras ŝian plej ŝatatan floron,
kaj ofte revis ŝin ja tutan horon…
sed neniam li ŝin vere ja atendis,
ĉar kvankam najbarino ŝi, ŝi tamen tute fremdis.
Dum Kvindek Naŭ admiris ŝian rondan belfiguron,
Sesdek dubis ĉu li povus esti para.
Lia libro plej ŝatata estas la Unua Libro,
sed la sekvan ŝi preferas.
Fantaziaj geamantoj nur laŭ lia memesprimo:
kaj solviĝus argumentoj en rilato ja sen limo,
se ne baris ŝian menson kaj la patro, kaj la timo:
ke malsimila paro malkoheras.
Kaj tiam, li konsciis ke li estas mallogika
ke li provis ami iun kun ideo malamika…
Sed solvi ekvacion por komfort‘ estas efika:
ĉar el Sesdek minus Kvindek Naŭ fariĝas unu unika.
Do, post du tutaj monatoj tristaj sen reala fantazi’,
post sesdek unu tagoj, Sesdek Unu trovis li.
Li forgesis la ŝlosilon, nek hejme estis la gepatroj,
do frapis li la nefrapitan pordon de najbaroj:
kaj rimarkis pordnumeron, ke ne rekte staris ĝi,
„Mi kial ne vizitis?“ introspekte petis li.
Malfermis do la pordon, kaj perfekte ŝajnis ŝi:
Sesdek Unu similis Sesdek, sed estis iom pli.
Ŝi havas pli belajn okulojn, pli dolĉas la mieno
Kaj samkiel ĉe li, la modo estas nur konvena,
kaj samkiel ĉe li, la domo estas ĥaose plena,
kaj samkiel ĉe li, li sentas sin tute bonvena…
Ĉar li ŝin samas, ŝin li amas.
Li pensas ke, ŝi amus lin se ŝi scius ke li samas.
Kaj la knabino estas rava, kaŭzas novan sentaferon.
Do li kuraĝigas sin, kaj petas la numeron.
Ŝi diras “Sesdek Unu estas mi.“
Li ridas. „Kaj mi Kvindek Naŭ…
kaj mi ĝuis vin hodiaŭ, do
se tion volus vi, bonvolu min viziti baldaŭ?“
Kaj ŝi akceptis:
Ŝi ĝojis trovi similulon strangan kiel ŝi,
Kaj atendiĝis do la neoficiala rendevuo.
Finfine, nur pretiĝis li kun unu pli minuto,
sed ne gravis ĉar ŝi alvenis kun minuto da malfruo.
Kaj ne ĉesis babilado ekde tiu ĉi momento:
ke en nombraro primo estas stranga elemento;
ke ne gravas tio ĉi, ĉar sin distingi gravas pli.
Kaj je la nokto fin‘, klaris ke kunas li kaj ŝi.
Kaj post kelkaj monatoj, menciis ŝi Sesdek hazarde,
kaj rimarkis Kvindek Naŭ: ke li aspektis ekruĝarde
pro honto – kaj el lin fluas la rakonto:
La plej bona malestonto, ĉar ĝi estis nia fonto.
Sed ne konfuzis Sesdek Unu, kaj ne igis ŝin ĵaluzi:
nur la korkompaton uzi, komfortige lin kortuŝi:
„Vi estas Kvindek Naŭ, kaj Sesdek Unu mi:
kompare al Sesdek, fariĝos ni duoble pli.“
Nu, aŭdinte tion ĉi, Kvindek Naŭ, li preskaŭ ploris.
Tia senkomparulino eĉ pli ol li valoris.
Do klarigis li al ŝi, ke nur en pli unu divizoron
povas tranĉi sin la nombro kun lia prima valoro,
do, li petas, ĉu kun ŝi dividiĝu lia koro?
Kaj ŝi konsentas, ja kunsente: sencas nek al ŝi la libroj…
Ĉar la amo en la libroj ne similas al realo:
se temas pri la vera amo, estas ili prima idealo.