El nia nio inta – Miguel Fernández – Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la plej bona poemo verkita en Esperanto pri senamiĝo.
Unue deklamas kaj poste kantas ĝin ĝia aŭtoro, Miguel Fernández, kun gitar-akompano de Laŭra Carballo laŭ originala melodio de Pedro Vilarroig.
La poemo aperis en la libro “Ibere libere” eldonita de IEM (Internacia Esperanto-Muzeo) en Vieno.
Jen klariga letero de Miguel Fernández al mi:
Kiel vi scias, sub la titolo “La profil’ de viaj spuroj” kuŝas tri aferoj koneksaj sed diferencaj:
1- Mia kontribuo al nia kvaropa poemkolekto “Ibere libere”.
2- Kantato por orkestro, solistoj kaj ĥoro, surbaze de pluraj poemoj miaplumaj troveblaj ĉe la antaŭe menciita kontribuo plus partoj de la poemo “Iama am’ aŭ sonĝo ĉiunokta” el mia kolekto “El la sonoraj soloj”.
3- Deklam-spektaklo kreita surbaze de resumo de tia kontribuo, en kiu, kiel vi scias, mi pripoemis kompletan am-ciklon (de am-ŝpruco ĝis disiĝo de la geamantoj). Ĉi-spektaklen ni enmetis la muzikigon de mia soneto “El nia nio inta, du lamentoj” belege faritan de Pedro Vilarroig. Ana Manero per sia velura voĉo deklamis kune kun mi, sed tuj post ol mi recitis la soneton, sursceniĝis Laura Carballo, kiu gitare akompanis min kanti mian tekston muzikigitan de Vilarroig.
Ĉiuj tri aspektoj de “La profil’ de viaj spuroj” estis prezentitaj kadre de la UK en Valencio (1993). Pri la punkto 1, la apero de “Ibere libere”, kune kun la fakto, ke la kvaropo (Gonçalo Neves, Joge Camacho, Liven Dek kaj Miguel Fernández) akaparis ĉiujn premiojn en la tiamaj Belartaj Konkursoj de UEA, sekvigis la naskiĝon de la t.n. Ibera Skolo. Por la punktoj 3 kaj 2, kiuj okazis sinsekve kaj en tiu ordo, ni antaŭakordis la partoprenon de videoregistristo, kiu fine, bedaŭrinde, ne povis ĉeesti. Kia domaĝo! Ana kaj Laura en stato de artisma transfiguriĝo; la ĥoro Verda Stelo, kompletigita per spertaj voĉoj el aliaj madridaj korusoj; la internaci-skale unua-ranga Orkestro de Valencio, la Palaco de la Muziko de Valencio… El ĉiuj ĉi eksterordinaraj, neripeteblaj, eroj sekvis unikaj travivaĵoj, kiuj restas perditaj por nia historio!!! Tamen ne por mia spirito. Ĝin la tiamaj vibroj plue flirtigas kaj karesas. Nur malmultaj eventoj en mia vivo kreis ĉe mi tiel intensajn emociojn.
Nu, en 1994, E-organizo proponis al ni la publikigon de KD surbaze de la antaŭe menciita punkto 3. Kaj ni akceptis. La registro havis lokon en madrida studio mastrita de du junaj mirindaj son-teknikistoj, kiuj, krom gapadi pri la fakto, ke E-o ekzistas kaj ke ĝi sonas nekredeble bele, kreis al Pedro Vilarroig, al Laura Carballo kaj al mi tian magian etoson, ke mi povis elverŝi mian animon senbare, senĝene, pasie… Kiel en la momentoj, kiam mi konceptis tiujn poemojn en la solo miaĉambra… Temis pri vera poezia travivaĵo, unu el la plej kontentigaj, profundaj kaj gravaj en mia vivo.
La tempo pasis, kaj la homoj de la supre aludita E-organizo ial ne publikigis la k-diskon. Fakte ĝi neniam publikiĝis. Feliĉe, mi prudentis tiel, ke, antaŭ ol sendi al ili la ĉefbendon, mi faris kopion de ĝi. Kaj tiel, mi disponis TDK-bendon, kiu, kvankam ne aparte bonkvalita, konservis en akceptebla stato la ja superban registron fare de nia paro da kompetentaj entuziasmigitoj.
Antaŭ, proksimume, unu jaro, andaluza studio bitigis la enhavon de la TDK-bendo. Kaj, surbaze de tia bitigita rezulto, vi ellaboris viajn belajn prezentojn, kiujn vi transdonis al nia retumema kolegaro per la ekkrio: “Leviĝu kaj ekpaŝu!”
Kiel esprimi al vi mian dankon?
Fratajn brakumojn!