Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Sesa parto de la Ĉapitro VI de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna

Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Luis Jorge Santos Morales bele legas la sesan parton, “Forto”, de la Sesa Ĉapitro de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna, titolata “Forto”. La video estis kreata kaj subtekstigata de Scott Turton. La sekvo estas kion S-ro Morales rimarkis pri ĝi:
.
“Jen la tuta Sesa Ĉapitro de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna. Ĉio kion li diras en ĝi estas ege interesa kaj grava por ĉiu vera Esperantisto. Aŭskultu ĝin atente kaj plurfoje por ke vi klare komprenu kial la miloj da ĝisnunaj kontraŭstarantoj de Esperanto tute malpravis. Post kiam vi ĝin aŭskultos vi neniam plu havos dubojn pri la granda forto kaj graveco de ESPERANTO.”
.
5. FORTO
.
La Internacia Lingvo povas aspekti “nenatura” nur al la homoj, kiuj ne regas ĝin aŭ ne scias ĝin kontentige. Sed tiaspecan “nenaturecon” havas ĉiu ajn lingvo, kiam ĝi estas aŭdata aŭ legata de persono, kiu ne konas ĝin. La nederlanda lingvo sonas terure “barbare” al la germana orelo, Kaj inverse. Nur, kompreneble, oni tion ne kutimas diri pri la naciaj lingvoj, dum pri la Internacia Lingvo kiu ajn duonklera ulo sen ruĝiĝo aŭdace kuraĝas doni sian altan opinion! Estas plej interese, ke tiaj personoj ofte tute nekontentige scias sian propran nacian literaturan lingvon kaj tial ne povas konscii kiel barbare ĝi sonas el ilia buŝo aŭ aspektas en ilia skribo.
.
Oni, fine, komprenu, ke la Internacia Lingvo estas tiel “artefarita”, kiel ĉiu ajn nacia lingvo, se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas “kreata de la homo”. Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili la epiteton de “artefarita” aŭ “helpa” aŭ kiu ajn alian, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por, intence aŭ ne, elvoki superfluajn konfuzon kaj miskomprenon?
.
Tia nomado naskas nur ĥaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe la personoj, kiuj jam ekuzis ĝin, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. Ĉiu uzanto de la Internacia Lingvo kaj precipe ĉiu oratoro devas havi la profundan konvinkon, ke la instrumento taŭgas ĝis la plej alta grado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de li, ke li plene ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.
.
Sed, tio ne koncernas nur la Internacian Lingvon. Ĝi samas ankaŭ por la naciaj lingvoj! Aŭ, eble, iu opinias, ke la naciajn lingvojn – siajn proprajn – ne estas necese lerni, studi, ellaboradi, poluri? Kial, do, oni dediĉas al ili en ĉiuj lernejoj de la mondo tiom da jaroj da intensa laboro? Kial post tiu longa lernado oni kutime tre modeste scias sian propran nacian literaturan lingvon?
Ĝuste tial, la naciaj lingvoj estas neniaj naturaj fenomenoj, sed kreaĵoj de la socio: nuntempa kaj iamaj! Ĝuste tial, ĉar ankaŭ la naciaj lingvoj estas regataj de leĝoj kaj reguloj, kiujn oni devas bone ellerni kaj plue daŭre studadi, se oni deziras ekposedi eĉ sian propran nacian lingvon!
.
Inter la naciaj lingvoj kaj la Internacia Lingvo ekzistas, fakte, nenia principa diferenco. Kaj la unuaj kaj la dua havas la saman socian portanton: la homgrupon. La evoluon de unuj kaj tiun de la alia influas diversaj faktoroj. Kaj la naciaj lingvoj kaj la Internacia estas kreataj ĝis certa grado spontane, sed post certa grado ankaŭ konscie. Kiom granda estas la konscia partopreno en la lingvokreado, principe ne gravas. Sed la grado de konscieco havas tamen signifon – pozitivan – koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo! Ĝuste tial la Internacia Lingvo multrilate superas la naciajn ne nur kiel komunikilo en la ĉiutaga vivo, sed ankaŭ kiel arta esprimilo.
.
Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la limigitajn bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio, tra la tuta mondo. Kiam oni amase, grandskale eklernos la Internacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo!

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kie estas akvo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?