Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Zamenhof kaj la Movado – Parto 2

Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Zamenhof kaj la Movado – Parto 2. De Gian Carlo Fighiera el “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld. Voĉlegis por vi: Luis Jorge Santos Morales. Videbligis kaj subtekstigis Scott Turton. Jen Parto 1: https://www.youtube.com/watch?v=uMnB4rVkHAQ.

Kial la Esperanto-Movado bezonas altan kulturan nivelon? Ĉar esperantismo, kiel lingvomovado, havas esence kulturan karakteron. Altigante la kulturan nivelon de la Movado, ni kreas la kondiĉojn, en kiuj ni regajnas al niaj celoj la simpation de la intelektularo. Sen ili Esperanto ne havas esperon venki sian batalon. Tiu simpatio penetros ĉiujn tavolojn de la publika opinio, ĝis kiam la registaroj estos devigataj agnoski la Internacian Lingvon kiel fakton.

Kiam ni parolas pri movado, ni ne celas senkorpan abstraktaĵon, sed konkretan unuiĝon de individuoj. Tial, kial ni parolas pri kultura nivelo de la Movado, ni scias, ke ĝi estas proksimume suma rezulto de la kultura nivelo de ĉiu unuopa membro. Ĉiu el ni devas kontribui levi la kulturan nivelon de la Esperanto-Movado per senĉesa ampleksigo de nia propra klereco. Malofte devo estas pli agrabla tasko ol en la nuna okazo. Nia spirito postulas ĉiutagan nutradon: la scio estas senlima, se ĝiajn ĝuojn ne bremsas horizonto. Same kiel la Imperiestro Marko Aŭrelio je la fino de la tago ne estis kontenta, se li ne estis farinta bonan agon, tiel ĉiu movadano je la fino de la tago ne devus esti kontenta, se li ne plivastigis sian propran kulturon. Zamenhof mem, dronanto en peza kaj zorgoplena vivo, ne postlasis unu tagon ĝis sia morto sen labori intelekte. En la nokto, kiam Varsovio ripozis, Zamenhof kreis por ni senmortajn tradukojn, paroladojn, leteraron, li ellaboris la doktrinon de hilelismo kaj verkis – eble kiel la unua – plenan gramatikon de la jida, hodiaŭ konservata en Muzeo en Jeruzalemo. Zamenhof mem konfesis, ke li konis 12 lingvojn: plurajn el ili li flegis ĝis la lastaj tagoj. Kie oni trovu pli taŭgan ekzemplon?

Eliteco de metodoj signifas unue klaran diferencigon inter, unuflanke, la lasta celo kaj la afero mem kaj, aliflanke, ties rimedoj kaj la simboloj. Nia strebado estas difinita en la Deklaracio de Bulonjo ĉe Maro: “disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donos al la homoj de malsamaj nacioj la eblon interkompreniĝadi inter si”. La enkonduko de Esperanto en ĉiujn internaciajn rilatojn estas la fina celo. La Esperanto-organizaĵoj – lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj – estas nepre havindaj, sed nur provizoraj rimedoj. Ilia potencigo estas necesa por la bono de la Internacia Lingvo. Sed, nia rigardo ne povas halti ĉe la limoj de niaj societoj: ni ne povas luli nin en blinda kontenteco de partaj atingoj. La taksado de nia laboro devas esti multe pli alta kaj objektiva: ni devas percepti la pulsadon de la Internacia Lingvo kaj la progresojn de ĝia popularigo ne interne de ni, sed tie ĉe la publika opinio. En Majenco, Prof. Lapenna parolis pri la tempo, kiam la Esperanto-organizaĵoj ne plu estos necesaj. Niaj strebadoj per la Esperanto-organizaĵoj celas al tiu tempo.

Hodiaŭ oni ne plu diskutas pri la du famaj vojoj, kiuj konduku Esperanton al ĝenerala akcepto: nome pri leĝfarado de supre – flanke de oficialaj instancoj – kaj pri la iompostioma ĝeneraligo de malsupre, flanke de la popolo. Ni superis tiun demandon ĉar ni laboras samtempe laŭ ambaŭ principoj. Hodiaŭ ni konscias, ke ambaŭ vojoj estas nedisigeblaj, ke agnosko de supre kuraĝigas plian disvastigon de la lingvo malsupre, ke, inverse, pli vasta aplikado malsupre trenas oficialajn rekonojn de supre. Sed, ankoraŭ en niaj tempoj, kelkaj adoras la simbolojn kaj kredas servi la aferon mem.

“Eperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga”. Per tiuj vortoj la citita Deklaracio de 1905, la fondoŝtono de nia Asocio, difinas nin. Ĉiu alia ideo, eĉ interna, kiun ĉiu el ni ligas al Esperanto estas pure privata afero, pri kiu Esperantismo ne respondecas. En la sama Deklaracio Zamenhof mem ĝisdetale fiksis, ke ankaŭ liaj opinioj kaj verkoj havas privatan karakteron kaj estas por neniu devigaj.

Dum sia tuta vivo Zamenhof mem oferis siajn flankajn idealojn – kaj ni scias kiom fortaj kaj turmentaj ili estis – al la bono de Esperanto. Li ne nur verkis kaj akceptigis la Deklaracion, sed poste li plurfoje konfirmis ĝin. Plej solene tio okazis dum la malferma parolado pri la fondiĝo de U.E.A. en Barcelono en 1908.

Ni hodiaŭ kunvenis por honori D-ron Zamenhof en la tago de la datreveno de lia naskiĝo. La plej taŭga honorigo, pli ol teksi laŭdojn al lia nomo, estas firma sekvado de lia ekzemplo, utiligado de lia verko kaj laborado por ĝi, ĝis atingo de la lasta celo.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas, rilate al vi, la frato de via patro?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?