Zamenhof kaj la Movado – Parto 1
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Zamenhof kaj la Movado – Parto 1. De Gian Carlo Fighiera el “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld. Voĉlegis por vi: Luis Jorge Santos Morales. Videbligis kaj subtekstigis Scott Turton. Jen Parto 2: https://www.youtube.com/watch?v=uMnB4rVkHAQ.
Por kompreni la personecon de Zamenhof, oni devas distingi en lia karaktero du kontraŭajn tendencojn, kiuj daŭre bataladis inter si. De unu flanko lin pelis al altaj faroj granda idealismo kaj profunda kredo je la bono de la homa koro. De alia flanko, fera malvarma racio kaj neŝanceliĝebla logiko kontrolis kaj modifis ĉiun lian impulson, tiel ke hodiaŭ ni ne trovas agon en lia tuta vivo, nek vorton en lia plena verkaro, kiu ne estis atente pesita kaj kribrita tra prudenta analizo. Nur homo kun granda morala supereco povis ne esti disŝirita de tiaj diverĝaj tendencoj, sed male superregi kaj harmoniigi ilin.
Kiel idealisto, Zamenhof ekde la junaĝo estis profunde impresita de la batalado inter popoloj de diversaj nacioj. Li supozis, ke du estas la kaŭzoj de la konfliktoj inter la homoj: lingvoj kaj religioj.
Li ne povis stati inerta antaŭ spektaklo de sanganta homaro kaj ellaboris du planojn, kiuj – tamen respektante la lingvojn kaj religiojn – donu al la homoj la eblecon renkontiĝi kaj toleri sin reciproke sur neŭtrala tereno. La unua plano nomiĝis Esperanto kaj rapide disvastiĝis tra la tuta terglobo. La dua nomiĝis “homaranismo” aŭ “hilelismo” kaj ne sukcesis kolekti adeptojn. Al tiuj du idealoj, kiuj en lia menso kompletigis unu la alian, sed kiujn en la publika aktivado li nete dividis unu de la alia, Zamenhof dediĉis sian vivon.
Idealisto estis Zamenhof kaj samtempe malpasia aganto, kiu neniam sekvis sian instinkton aŭ emocion, sed nur obeis al sia logika inteligenteco.
…
Sed, ne ĉiam la bolantaj esperantistoj de la unuaj tempoj sekvis lin. Plurfoje kaj vane li proponas la fondon de neŭtrala komuna asocio tutmonda: unue en “La Esperantisto”, jam en 1889, sub la nomo Tutmonda Ligo de Esperantistoj kaj poste en 1905. La reciproka malkonfido de la tiutempaj francaj gvidantoj kaŭzis, ke lia projekto eĉ ne estis diskutita en la Kongreso. Pasos tri jaroj ĝis kiam Hodler fondos U.E.A.; Zamenhof antaŭvidis kaj proponis tion 19 jarojn pli frue!
Estas signo de vera grandeco ne aparteni al unu epoko, sed al ĉiuj epokoj, resti aktuala trans la jardekoj kaj la jarcentoj. Ni lasu momenton Zamenhof kaj pririgardu la nuntempajn problemojn de la Internacia Lingvo de li kreita kaj klopodu apliki al ili iom da Zamenhofa disciplino.
La transiro de la nuntempa polilingvisma kaoso en la internaciaj rilatoj al monolingvismo – kio ja estas la alpreno de Esperanto – signifas formorton de jarcentaj rutinoj kaj privilegioj. En tiu senco Esperanto povas esti konsiderata lingvorevolucio. Estas normale, ke kontraŭ ĝi koalicias ĉiuj malnovaj interesoj, kiuj akurate plektas ĉirkaŭ ĝi komploton de silento. Ĉiuj revolucioj estas unue farataj ne de la larĝaj amasoj, sed de elitoj gvidataj de intelektuloj. Esperanto ne estas kaj ne povas esti movado de amasoj. Ĝia socia portanto estas malplimulta avangardo. Tiu avangarda elito – la nuntempa esperantistaro – havas la funkcion maturigi la cirkonstancojn, en kiuj la Internacia Lingo atingos la finan celon.
Fundamentan gravecon havas la demando ĉu la Esperanto-Movado efektive plenumas la supre skizitan rolon. En la nuna stadio, kiam niaj tezoj ankoraŭ ne estas popularaj kaj ni ne disponas pri la rimedoj de amasinformado, la disvastigo de la Internacia Lingvo dependas grandparte de persona propagando. Kaj ĉar la publiko ne distingas – eble prave – la ideon disde la homoj, la esperantistoj, volenevole, fariĝas prototipoj, laŭ kiuj estas juĝata la ideo de komuna lingvo. La tre delikata situacio donas al ĉiu el ni pezan respondecon. Ni povas adekvate plenumi ĝin, se ni enkondukos en nian Movadon tri internajn elitecojn: socia eliteco, kultura eliteco kaj eliteco de metodoj.
Estis tempo, kiam la Movado konsistis grandparte el sciencistoj kaj plej gravaj Akademianoj. Estis la ora franca periodo. Kaj estis tempo, antaŭ kaj post la lasta milito, kiam esperantismo fariĝis sinonimo de malgranda sekto, kun adeptoj praktikantaj strangrajn kultojn. Ni hodiaŭ ne volas esti Asocio nur por altaj tavoloj, nek disdonejo de etaj vivĝojoj al vivmalfeliĉuloj. Movadano rajtas esti ĉiu eperantisto, el kiu ajn socia [ŝtupo] grupo, el kiu ajn raso, el kiu ajn religia, filozofia kaj politika konvinko. Sed, ni ne volas en niaj aktivaj vicoj homojn, kiuj en la ordinara vivo estas konsiderataj fuŝuloj, fantaziuloj kaj sentaŭguloj. Nur tiu, kiu en [sia] la ĉiutago estas serioze respektata, povas sukcese disradii siajn ideojn kaj influi la ĉirkaŭan medion. Bona aŭ malbona socia konsisto de nia Movado estas ekzisto-demando por la Internacia Lingvo.