Dua parto de la Ĉapitro VI de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La dua parto, “Formiĝo”, de la Ĉapitro VI de RETORIKO de I Lapenna. Voĉlegis por vi: Luis Jorge Santos Morales. La video estis kreata kaj subtekstigata de Scott Turton.
.
1. FORMIĜO
.
La transpaso de feŭdismo al nova ekonomia sistemo, al kapitalismo—karakterizata de amasa maŝina produktado por la merkato, de ĉiam pli detala labordivido, de granda internacia komerco – havis pluroblan efikon sur la lingvon:
(a) La “tria klaso” – la progresema burĝaro – ĉie starigas la postulon pri kreo de unuecaj ŝtatoj, sen internaj doganlimoj, sen malhelpoj al komerco kaj komunikado. Detruante la feŭdan disrompitecon, ĝi sukcesas iom post iom krei unuecajn ŝtatojn. Parelele kun la formiĝo de la nacioj kaj de la naciaj ŝtatoj, formiĝas kaj plue evoluas la grandaj komunaj naciaj literaturaj lingvoj.
.
(b) La mezepoka latina lingvo, kies socia portanto estis la feŭda reganta klaso, malaperas iom post iom kune kun sia portanto kaj ĝi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio kiel aparta religia lingvo. La estingiĝon de la mezepoka latina kiel lingvo de komunikado ne kaŭzis, do, kiel kelkaj erare opinias, la kvazaŭa manko de vortoj en la latina por la novaj ideoj (nenio estus malhelpinta la kreon de tiuj vortoj), sed la malapero de ĝia socia portanto. Tiun sorton de la latina klare antaŭvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo, la Hispano J.L. Vives, en sia libro De Disciplinis (1532) en kiu li skribis: “Estus feliĉo, se ekzistus unu sola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj…Pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento”.
.
c) Pro la malapero de la latina, pro la aliflanka kreskanta internacia rilatado, sentiĝis ĉiam pli kaj pli forta bezono por neŭtrala internacia lingvo. Estas akcentinde, ke la materiaj rilatoj, precipe la interŝanĝoj de varoj, treege progresis, dum la spiritaj multe postrestis ĝuste pro manko de komuna lingvo. La lernado de pluraj fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj kaj universitatoj, malgraŭ la milionoj kaj milionoj da laborhoroj oferataj al tiu celo, malgraŭ la grandegaj kapitaloj elspezataj por ĝi, donis vere minimumajn rezultojn. Ĉiu povas facile konstati tion vojaĝante de lando al lando aŭ partoprenante kiun ajn internacian kongreson, konferencon aŭ alian renkontiĝon. La manko de komuna internacia lingvo sentiĝis tiel forte, ke amasiĝis provoj krei ĝin.
.
(d) Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formiĝis kaj senĉese formiĝas ĉiam pli ampleksa, vere internacia lingvomaterialo. Ĝi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed gravan ĝian parton formas ankaŭ la proksimiĝo de la esprimmaniero.
Tiele, surbaze de konstanta egaliĝado de la kulturo kaj civilizo, ekĝermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence ĝi estas kondiĉita, determinita ĝis certa grado, same kiel ĉiu ajn alia lingvo.