Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Kvina parto de la Ĉapitro VI de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna

Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Luis Jorge Santos Morales voĉlegas la kvinan parton, “Unueco”, de la Sesa Ĉapitro de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna. La video estis kreata kaj subtekstigata de Scott Turton.

4. Unueco

Laŭ la antaŭvido de Zamenhof, la Internacia Lingvo evoluis principe same tiel, kiel evoluas kiu ajn alia lingvo. Ankaŭ tiu fakto estas ĝenerale ne sole malmulte komprenata, sed plej ofte absolute malkomprenebla eĉ en medioj de lingvistoj kun mondfamaj nomoj. Pri tio ke “Esperanto ne povas evolui” aŭ ke ĝi “devos disfali en dialektojn” estas skribite jam tiel multe, ke oni povus presigi tutan libron de plej absurdaj citaĵoj. Temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj.

Kaj unu el la faktoj estas, ke en sia 84-jara ekzistado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis. La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per plilarĝigo de la senco aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭigis la pli longajn. Ĉiuj eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj. La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la lingvo havis entute 904 vortradikojn, sed la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj terminaroj, kaj nun en la Plena Ilustrita Vortaro.

Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de sia simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro estos pli aŭ malpli granda.

La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la individua vortprovizo respondas al la tuta vortaro de iu lingvo!

La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel tion pensas kelkaj pseŭdo-sciencistoj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla kaj logika gramatika strukturo, en la genia sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, ellerninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.

Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian plenan unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj aŭ per aliaj naciismoj kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed male, por intekompreniĝi per unu sama komuna lingvo. Tiu ĉi psikologia stato, tiu ĉi volo konservi la lingvan unuecon, faras ke Esperanto nek “disfalis en dialektojn”, nek povos disfali. Sed tiu fenomeno ne estas esenca nur por Esperanto. Ĝi estas tute sama en kiu ajn alia lingvo. Ĝis iu komunaĵo, iu socia grupo volas havi komunan lingvon – kaj tiu volo, kiel montrite, estas multrilate kondiĉita de pluraj faktoroj – ĝi konservas tiun lingvon kiel unuecan. Kiam tiu volo ĉesas ekzisti pro la pli granda pezo de diversaj diferencigaj faktoroj, tiam la lingvo ĉesas ekzisti kiel unueca. Tio povas okazi al la naciaj lingvoj, se pro diversaj kaŭzoj – plej ofte ekonomiaj kaj politikaj – rompiĝas la ĝis tiam unueca lingvokomunaĵo en plurajn sociajn unuojn, sed tio ne povas okazi al lingvo internacia, akceptita libervole ĝuste por la celo servi kiel internacia komunikilo.

La plivastiĝo de la kampo, sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj, kiuj parolas Esperanton, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco. Al la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Al ĝi grave kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata, familia vivo. La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas la naciaj literaturaj lingvoj, kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Internacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazis precize la malo de tio, kion pseŭdosciencistoj siatempe “antaŭvidadis” kaj kion ignorantoj ankaŭ hodiaŭ superece asertas.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi loĝas en …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?