kio estas krokodilo #shorts
Vanege en Esperanto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Subtekstoj en la priskribo. (“reptilo” estu “reptilio”)
Do, kio estas krokodilo? Krokodilo estas la nomo kiun oni donas al Esperantistoj, kiuj ne parolas Esperanton, kiam ili devus paroli Esperanton. Do ekzemple, imagu Esperantan renkontiĝon, Esperantistoj venas al ĝi por paroli Esperanto, kaj en en ĝi, unu el la partoprenantoj decidas ne paroli Esperanton. Kaj tio estas ege ĝena ĉar tio detruas la etoson, la Esperantan etoson, kiun homoj volas. Do, se vi bone komprenas, ne estu krokodilo, ne parolu aliajn lingvojn ol Esperanto en Esperanta renkontiĝo. Krom se, kompreneble, vi havas demandon pri Esperanto, sed krom tio, ne faru tion. Kaj fakte, se vi ankaŭ ne sciis tion,krokodilo ankaŭ estas besto, estas reptilo kiu loĝas apud lagoj kaj riveroj, kaj ili foje estas verdaj, kaj malagrablaj. Tial oni nomas Esperantiston tiel.