Neide Barros Rêgo – Sinjor’ Markizo – Strauss
Neide Barros Rêgo publikigis antaŭ 14 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Neide Barros Rêgo kantas “Sinjor’ Markizo”, en la 12-a de Oktobro 2007, en Mont Vernon, Cantagalo, dum la datreveno de Edmo Rodrigues Lutterbach. Pianludas Therezinha de Maria Carvalho Pinto.
SINJOR’ MARKIZ’ – (El la vesperto)
Johann Strauss
Kantas Neide Barros Rêgo
Pianludas: Therezinha de Maria Carvalho Pinto
1-a parto
Sinjor’ Markiz’,
vir’ kiel vi
en stulta komedi’!
Tial la konsil’
ke per saĝ-subtil’
observu la homojn vi!
Videblas de l’man’ delikat’,
ah, ah, ah, ah, ah.
De l’piedo gracia format’,
ah, ah, ah, ah, ah.
Kaj mian lingvo-scion,
korseton kaj talion
ne trovas tion-ĉi
ĉe ĉambristino vi,
Konfesu, stranga via far’
kaj kurioza ĉi erar’.
Stranga estas, ha, ha, ha,
la afero ha, ha, ha,
Mi ridegas ha, ha, ha,
pri la vero
ha, ha, ha, ha, ha, ha…
tre stranga estas vi, Markiz.
2-a parto
Per la profil’
en greka stil’
provizis min kara natur’.
Jen vizaĝa bel’
kiel de anĝel,
alloga la svelt-figur’.
Kaj ĉu la tualeto al vi
ha, ha, ha, ha, ha…
okulojn sorĉigas ne ĝi?
ha, ha, ha, ha, ha…
Pro am’ via okulo
blindiĝas en nebulo,
pri ŝia glata brak’
vi revas eĉ dum tag’, (bis)
Vin plene kaptas ĉi mister’,
tre tranga estas la afer’!
Stranga estas, ha, ha, ha,
la afero ha, ha, ha,
Mi ridegas ha, ha, ha,
pri la vero
ha, ha, ha, ha, ha, ha…
Markiz’!