Neoton – Kell, hogy várj – Esperanto – subtekstoj
Antono Samak publikigis antaŭ 5 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hungara popkanto kun kanteblaj Esperantaj subtekstoj:
Koleras min vi, montras la plor’.
La devo trudas nun min iri for.
Helpu min per atend’,
Kaj kun fido al la reven’.
Vi skribu nur, skribu kaj
Per tio vekiĝu la ĝoj’ en mi.
La lipoj brulas, kaj sekas gorĝ’,
La lasta kiso jam por memor’.
Helpu min per atend’,
Kaj kun fido al la reven’.
Vi skribu nur, skribu kaj
Per tio vekiĝu la ĝoj’ en mi.
Kaj nun vi ridu al mi,
Tiel mi volas vidi
Vin, kiam mi estos for de vi.
Doloras foren iri,
Sed helpas por toleri,
Se estos rid’ via kun mi.
Sekrete ploru, se helpas vin.
Sed jam sufiĉas, alridu min.
Helpu min per atend’,
Kaj kun fido al la reven’.
Vi skribu nur, skribu kaj
Per tio vekiĝu la ĝoj’.
Helpu min per atend’,
Kaj kun fido al la reven’.
Vi skribu nur, skribu kaj
Per tio vekiĝu la ĝoj’ en mi.
Helpu min per atend’,
Kaj kun fido al la reven’ al vi.
Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak