Akvotubista roko
Павел Можаев publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La kanto «Akvotubista roko» estis verkita de Paŭlo Grebenjuk kaj tradukita al Esperanto fare de Paŭlo Moĵajevo. La prezentado okazis dum IJK-2011 en Kievo. Sonregistrado — Johannes Mueller, foto — Ivo Miesen.
Se en via hejm’ okazis plag’,
Se la ĉambro iĝis plaŭda lag’,
Se vi naĝas hejme kvazaŭ fok’ –
Savos vin nur la tubista rok’!
For la pensojn pri la mondofin’:
La tubisto venos helpi vin –
Tuj post via telefona vok’
Sonos en la hejm’ tubista rok’.
Saĝas-lertas li kiel serpent’,
Mem kaj muzikist’ kaj dirigent’,
Sen demandoj kromaj, sen babil’
Ludos li per sia tub-boltil’.
Se rompiĝis plene kran-kanel’
Kaj pro premo krevis tuba ŝel’ –
Tamen sonos ja tubista «song»
En la bona stilo de Armstrong.
Eĉ se akvo daŭre fluas plu,
Kantas tuta domo jam kun ĝu’:
Vidu, kia granda estas ŝok’ –
Ĉi danciga akvotuba rok’.
Tubojn fliku, la diluvon vi evitu spite,
Ŝtopu fendojn vi plej zorge, certe,
Kio estas tiu miso? Merde!
Streĉu forte la ŝraŭbingon, por ke,
Por ke ĉio ’stu okej’!
Ŝub-ŝok, tubista rok’!
Ŝub-ŝok, tubista rok’!
Ŝub-ŝok, tubista rok’!
Ŝub-ŝok, tubista rok’!
Sed kiel tedis jam al ni ĉi tuba rok’…