Arija – Balado pri la antikva rusa batalisto – Kun Esperanta subteksto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Teksto de l’ kanto:
En malproksimon sagis riveroj de vintraj birdoj,
Fumo pelis ilin for rapide ol vulpoj…
Fumo drivis super la tuta tero;
Feroca kanajlaro faris festenon kiel monto.
Kie estas tiu batalisto, kiu krios al ili:
“Haltu!”
Okcidento iris kiel ondo al Oriento,
Sur dorsoj kaj sur koro estas kruco.
Teŭtonoj lancoj celis al Suno,
Brulodoro portis nigran novaĵon!
Gufo, Lupo kaj Aglo amuziĝis ludon,
Flarante el la malproksimo rusan sangon.
Ĉia malpura forto helpon promesis
Al Magistro kaj al Ordeno de Hundoj.
En la altaroj sanktuloj ploras,
Tondris sonorado.
De la batalo horo jam difinita…
Ho, tio estos infero,
Trioble infero,
Sed nek paŝon malantaŭen!
Steloj montros vojon al la batalisto,
Li haste selas ĉevalon.
La koro glaciĝis, la volo vekiĝis,
Li batalas dum tri noktoj kaj tri tagoj.
Kaj sklava kolringo li elbatas el la mano
De Magistro – kaj la glacieregoj rompiĝas.
Por la kovrita per neĝo oro
La batalisto batas, ne domaĝante sian glavon.
En la altaroj sanktuloj ploras,
Kvankam la malamiko estas disbatita kaj tumultita.
Ĉevalo unua rapidas reen –
Tio estis senfina infero,
Trioble infero,
La batalisto krucumita sur lancoj!..
Nun lia sorto –
Vagi kiel ombro
Kaj, aŭdante hundaj ululoj,
Denove akrigi sian glavon.
Li ne konas timon,
Eterna paco.
Ĉio iĝos en polvon,
Sed ne li!
Ekde tiamaj tempoj multe da horoj forfluis,
Maroj turniĝis en miraĝon!
Kiel silenta ombro la batalisto iras
Al la bordo kiel fidela gardanto.
Batalisto vagas tra la tuta nokto, ekbruligas lumojn,
Serĉas sian Knezon kaj fratojn siajn,
Serĉas la oron de libereco, kion ili predis
En tio batalo, ĝis la kruroj en sango.
La vojo laŭ steloj denove markita,
Kaj ree tondras sonorado.
En la altaroj sanktuloj ploras,
Kaj batalisto iras en inferon,
En veran inferon,
Sed nek paŝon malantaŭen!
Sed nek paŝon malantaŭen! Ne…
==============================
arbtttrn6