If I Had a Hammer – en Esperanto (Se Havus Mi Martelon)
ibotira salitre publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Se Havus Mi Martelon
(If I Had a Hammer)
1. Se havus mi martelon,
Martelus mi matene,
Martelus mi vespere,
Tra tuta la mond’ ;
Martelus danĝeron,
Martelus averton,
Martelus mi pri amo
Inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mond’.
2. Se havus mi sonilon,
Sonigus mi matene,
Sonigus mi vespere,
Tra tuta la mond’ ;
Sonigus danĝeron,
Sonigus averton,
Sonigus mi pri amo
Inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mond’.
3. Se havus mi kanton,
Mi kantus en mateno,
Mi kantus en vespero
Tra tuta la mond’ ;
Mi kantus danĝeron
Mi kantus averton
Mi kantus pri amo
Inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mond’.
4. Nun havas mi martelon,
Nun havas mi sonilon,
Nun havas mi kanton,
Por tuta la mond’ ;
Martelon de justeco,
Sonilon de libero,
Kaj kantoo pri amo
Inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mond’.