“Llwyn Onn” en Esperanto “La bosko fraksena”
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Teksto: John OXENFORD
Muziko: C. HUGHES
Origina kanto: Llwyn Onn
Kantistino: Alberta CASEY
Albumo: Al vi de mi
La bosko fraksena tre klare parolas
Per vortoj blovataj de l’vento el ĝi;
Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
Vizaĝoj amataj rigardas al mi.
En revo malnovaj amikoj aperas,
Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor’.
Kun flustro mallaŭta folioj susuras
Ĉe la bosko fraksena, la hejmo de l’kor’.
Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas,
Ariojn malnovajn aŭdadas orel’,
Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas,
Amikoj revenas al ter’ el ĉiel’.
En ĉiu angulo vidiĝas najbaro,
La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnovamikaro
El bosko fraksena, la hejmo de l’kor’.