Kanto Alegretana – Nico Fagundes – (Canto Alegretense em Esperanto)
Gaŭĉaj kantoj - músicas gaúchas em Esperanto publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
KANTO ALEGRETANA (Gaŭĉa muziko)
Kvara trako de la KD “Gaŭĉaj muzikoj kaj aliaj”
Verkita de Nico Fagundes
Elportugaligita de Ivo Sanguinetti
Kantita de Nelson Pacheco
Eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio
Ne min demandu kie estas Alegrete
Iru ĝoje al la kor’ de la kampar’
Vi kruciĝos certe kun ĉevaliranto
Aŭdante sonojn de kordion’ kaj de gitar’
Kiu venas el Rozarjo vesperiĝe
Aŭ kiu venas Uruguajana en karavan’
Sentas sunon kiel braĝon sur la tero
Malaperinta en river’ “Ibirapuitan'”
Aŭdu kanton gaŭĉeskan kaj brazilan
De tiu lando tute plena de emoci’
Kakta floro de sovaĝa kampa mielo
Maŭra roko ĉe la valoj Inandui’.
Ĉe la lasta horo certe mi meritos
Vidi sunon de Alegrete je sia pas’
Laŭ ĉevaloj mi deturnos mian kapon
Al la lando ĉe momento de l’ forpas’
Ĉe okuloj mi kunportos tutan ĉarmon
De tiu lando kiun mi amis kun fervor’
Ĉiu verso kiun mi verkis estas pago
De iu ŝuldo de la amo kaj de honor’