Sinkopo – Kanto de ligo
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen “Kanto de ligo” (Bundeslied). La muziko de Johann Holzer estas la nuna muziko de la aŭstra nacia himno. La originalan tekston verkis J.G. Hientzsch, kaj la tradukon faris L.L. Zamenhof.
Filmis kaj aranĝis: Liven Dek
Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante,
Nia bela harmoni’!
Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel’?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel’!
Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento.
En la sud’ kaj en la nord’!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort’.
Plia informo:
http://kantaro.ikso.net/kanto_de_ligo