Vatikana tradukeraro
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Vatikana tradukeraro
Radio Vatikana raportas, ke la ĵus eldonita Junulara Katekismo enhavas tradukerarojn en la itala versio. La celo de la katekismo estas klarigi al junuloj en facila komprenebla lingvo la ofte komplikajn dogmojn de la katolika eklezio.
Oni planas disdoni ilin en Augusto dum la Monda Junulara Tago, kiu estas junulara katolika renkontiĝo kiu okazas ĉi-jare en Hispanujo.
La katekismo estis verkita en la germana, la denaska lingvo de la papo kaj tradukita en 17 lingvojn. Pro la tradukeraroj en la itala, la eldonejo “Nuova Città” reprenis la nedisdonitajn librojn por represi ilin kaj disdonis paperetojn kun korektoj por la provekzempleroj.
Nu, kio estis la eraroj?
La libro estas verkita en formo de demandoj kaj respondoj. La demando “ĉu kristana geedza paro rajtas reguligi la naskon de siaj infanoj” estis mistradukita per “ĉu kristana geedza paro rajtas uzi kontraŭkoncipilojn”. Kaj oni respondis “jes”.
La Vatikano kontraŭas kontraŭkoncipilojn sed permesas reguligi la fekundecon per naturaj metodoj kio signifas atenti al la menstrua ciklo por determini la relativajn ŝancojn de koncipo.
Alia eraro temas pri eŭtanazio.
Al la demando 382 la itala libro diras “en la tiel nomata pasiva eŭtanazio iu helpas iun en la morta procezo kaj tiel obeas al la ordono ‘amu vian proksimon’.
Tamen la Ĉefepiskopo Rino Fisichella komentis, ke la terminoj kiuj distingas inter “aktiva” kaj “pasiva” eŭtanazio estas eksmodaj kaj tial la teksto eraras, kaj krome estas malbona traduko.
En la originala germana teksto oni uzas la vorton “Sterbehilfe” kiu estas kunmetaĵo de la verbo “sterben”-morti, kaj ‘hilfe’helpo, kies plej baza signifo estas helpo al la mortanto.
La problemo ŝajnas ke tiu vorto havas tiom vastan signifokampon, ke sen klara kunteksto oni ne scias ĉu temas pri mildigi doloron aŭ mortigi la pacienton. Ĉiuokaze la germana-itala vortaro donas por Sterbehilfe – eutanasia.
La Vatikana proparolanto Federico Lombardi diris, “La germana lingvo estas tre malfacila, kiel ni malkovris plurfoje.”