Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Kvara parto de la Ĉapitro VI de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna

Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Luis Jorge Santos Morales voĉlegas la kvaran parton, “Socia Portanto”, de la Sesa Ĉapitro de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna. La video estis kreata kaj subtekstigata de Scott Turton.
.
3. SOCIA PORTANTO
.
Spitante ĉiujn obstaklojn – antaŭjuĝojn, ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn – la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj paralele daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan, vivantan lingvon, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.
.
Sed ĝuste je tiu ĉi punkto por multaj, ankaŭ por la grandega plimulto de filologoj, ekestas la demando, kiu kaŭzas tiom da konfuzo kaj tiom da miskonkludoj. Se vere la efektiva portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia Lingvo? Ekzistas triboj, ekzistas popoloj, ekzistas nacioj kaj ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie estas – oni demandas – tiu “internacia popolo”, kies lingvo estas la Internacia? Ĝi ne ekzistas, kaj sekve ne povas ekzisti tia lingvo en la vera senco de la vorto. Esperanto povas, eble, taŭgi por esprimi la plej ordinarajn pensojn, aŭ esti iu ekzercilo por la cerbo, “pli taŭga ol estas la ŝakludado aŭ briĝo” (pluraj “simpatiantaj” lingvistoj en diversaj verkoj), aŭ konveni kiel pli-malpli interesa flankokupo, sed ĝi ne povas esti vera, vivanta lingvo! Kaj oni eĉ ne parolu pri la eblecoj de literatura kreado aŭ entute de arta esprimiĝo en ĝi! Ankoraŭfoje, anstataŭ koni kaj rekoni la faktojn – antaŭkondiĉo de kiu ajn scienca analizo aŭ konkludo – oni perfortas la realaĵon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj aŭ deformitaj konceptoj!
.
Nu, la tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj aŭ kungrupiĝoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni ĵetas rigardon al la multnombraj dialektoj (kiuj tre verŝajne nomiĝus “lingvoj” se super ili ne starus la komuna nacia lingvo), oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grandparte kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de la koncerna dialekto, samtempe formas parton de la nacia kolektivo kaj en tiu kvalito prezentas la socian fonon de la nacia lingvo. La samaj personoj povas, plue, aparteni al iu profesio, okupo, religio, flanka interesiĝo kaj kiel tiaj konsistigas la grundon, el kiu kreskas specialaj lingvoformoj.
.
La grandega evoluo de ĉiuj ekonomiaj fortoj en la moderna epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kaŭzis la kreon de abunda lingvomaterialo kun intenacia karaktero, sed ankaŭ ĉiam pli impete puŝas la homaron al multe pli forta integriĝo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie, naski novan senton de efektiva (ne abstrakta, ekzemple nur en filozofia penso) aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe konkretiĝas kiel tia: al la homaro. Animo delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plurnacia, saturita de reciproka intergenta malamo. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankaŭ tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj. La humaneca internaciismo estis kaj estas potenca idea fono de la lingvo. Ĝi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.
.
Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskiĝo, la plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro. Kiel tia ĝi, siavice, daŭre fortikigis kaj fortikigas tiun senton.
.
Kaj tiel la samaj personoj – certe ankoraŭ ne multnombraj – kiuj pro tio ne ĉesis esti apartenantoj de sia nacia aŭ regiona lingva komunaĵo aŭ de kiu ajn alia lingva kungrupiĝo, manifestas plian aspekton de sia socia personeco: la apartenon al la homaro. En tiu aspekto ili reale formas tiun monde internacian socian forton, sur kiu kuŝas la Internacia Lingvo. Esperanto, do, ne estas paralela kun la dialektoj aŭ kun la naciaj lingvoj, nek adekvata al slangoj kaj al similaj lingvoformoj. Esperanto estas unu el la tri lingvoj troviĝantaj vertikale unu super la alia ne el vidpunkto de “kareco” (ili estas same karaj), sed el vidpunkto de la tri ĉefaj aspektoj, en kiuj povas manifestiĝi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono – la regiona dialekto; al la nacio – la nacia lingvo, kaj al la homaro – la Internacia Esperanto.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Elefanto havas … orelojn

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?