HaIeIuja
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
Mia traduko de la vaste konata kanto de Leonar Cohen. La registro estis farita dum nia koncerto kadre de la kultura programo de la UK-102 en Seulo, 2017. Se vi ŝatas la muzikon, mi petas aboni al nia kanalo kaj premi la butonon “Ŝatas”. Dankon!
***
Davida bela melodi’
Tre plaĉis al ĉiela Di’
Sed vi ne zorgas pri l’muzika bruo ja
Ĝi sonis tiel: bela tril’
Minora fal’, maĵora bril’
Hezitas l’reĝ’ kaj versas Haleluja
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Vi kredis firme, kaj venis l’pruv’
Ŝi banis sin en ora kuv’
Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje
Ŝi lasis vin en iu kantin’
Kunprenis koron, konkeris vin
Kaj viaj lipoj flustris Haleluja!
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Mi estis, kara, ĉi tie jam
Min batis sort’, min vundis am’
Mia anim’ estis malplena ujo
Mi vidis vian flagon, sed
Amo ne estas nur l’posed’
Ĝi foje estas rompita Haleluja
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Antaŭe min informis vi
Pri viaj planoj, pri via viv’
Sed nun vi ja malgajas kaj enuas
Kaj mi memoras – nia kuniĝ’
Estis por ambaŭ ni feliĉ’
Ĉiu momento estis Haleluja!
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja