Io Ne Ĝustas Ĉi Tie
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
***
Riĉaj, feliĉaj popoloj tute sen mizeruloj
Grandaj kaj fortaj landoj kiujn ne timas malgrandaj
Honestaj politikistoj, konsciencoj senmakuloj
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne ĝustas ĉi tie
Ĉi tie ne ĝustas io
Nobla kaj pura Vero regas en nia socio
Neniaj konstantaj mensogoj, neniaj trompoj fiaj
Ne plu estas kovardeco, nek mortaj herooj naciaj
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne ĝustas ĉi tie
Ĉi tie ne ĝustas io
Rf1: Ĉiu infano havas ambaŭ gepatrojn apude
Ne konas bombajn eksplodojn, pace surstrate ludas
Kaj registaroj delonde favoras familiojn
Io ne ĝustas ĉi tie…. Je-je
Oni ne vendas armilojn unu al la alia
Kaj diktaturoj ekzistas en mitoj kaj historioj historioj
Landoj malfermis limojn, neniu militas ie
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne ĝustas ĉi tie
Ĉi tie ne ĝustas io
Rf2: Via rido. Via fido
Mond’ fragilas. Maltrankvilas
Kosmo grandas. Koro varmas
Mond’ maljustas. Vivo kurtas
Homoj ne plu avidas pri materialaj riĉecoj
Vivas longan vivon, ĝojplenan, feliĉan, decan
Scienco triumfis malsanojn. Ne plu ekzistas kancero
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne estas vero
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne ĝustas ĉi tie
Io ne estas vero
Ĉio ne estas vero