Ĝanfranko – Mulvojo de Maro (“Creuza de mä”)
Esperanto Italia publikigis antaŭ 18 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La itala kantisto Ĝanfranko (Gianfranco Molle) kaj lia filo plenumas la kanzonon “Mulvojo de Maro”, esperantlingva versio de “Creuza de mä” de Fabrizio de André, dum la Internacia Junulara Festivalo 2008, en Senigallia.
Il cantante italiano Ĝanfranko (Gianfranco Molle) e suo figlio suonano “Mulvojo de Maro”, versione in lingua esperanto di “Creuza de mä” di Fabrizio de André, durante l’Internacia Junulara Festivalo del 2008 a Senigallia.
The Italian singer Ĝanfranko (Gianfranco Molle) and his son sing the song “Mulvojo de Maro”, Esperanto version of “Creuza de mä” by Fabrizio de André, during the 2008 Internacia Junulara Festivalo in Senigallia.
MULVOJO DE MARO
Ombroj de homoj, homoj de la maro,
de kie kaj al kie tiu aro?
el loko, kie luno estas nuda
kaj premas gorĝe tranĉa ilo truda
kie dio nur rajdas sur azeno
dum la diablo estas suvereno
ekster la maron por sekigi Dria-n
ĉe la fontano apud domo lia.
La domo ŝtona, kiu estas tie?
ne estas li maristo laŭmetie,
luganaj uloj kaj putinaj filoj
de fiŝoj ili ŝatas nur la flugilojn
bonaj knabinoj, taŭgaj por la domo
kaj rigardeblaj tute sen kondomo.
Kion li donos al ventroj malplenaj?
manĝi kaj trinki kaj aĵojn festenajn,
frititajn fiŝojn, blankan Portofinon
ŝafidajn cerbojn en la sama vino
lazanjon faritan en saŭco vianda
pasteĉon de tegol-leporo granda.
Kaj en la vin-boato ni ŝipos sur la rokoj
migrantoj ridaj, en okulaj hokoj.
Ĝis rikoltebla iĝos la mateno
frato de inoj, frato de jasmeno
mastro de akva kaj sala ŝnuraro
liganta al ĉi vojo, mul-vojo de maro.