IKU 2012: Humphrey Tonkin pri Esperanto-poezio
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio”
Prelego de Humphrey Tonkin en la Internacia Kongresa Universitato de la 97-a UK en Hanojo la 31-an de julio 2012.
Oni povas prave nomi la poemojn de Zamenhof movadaj poemoj, verkitaj por instigi la fruajn esperantistojn labori por la lingvo, aŭ por esplori la komplikajn sentojn de la aŭtoro de Esperanto fronte al la verko, kiun ni nomas Esperanto. Li tiel fondis longan tradicion de verkoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado — ofte (sed ne ĉiam) verkitaj de t.n. poetoj kun pli da entuziasmo ol poezia talento. Tute nature, la korifeoj de la Esperanto-literaturo deklaris sian literaturon matura ĝuste tiam kiam ĝi komencis superi tiujn temajn limigojn kaj esplori aliajn dimensiojn de la homa vivo ne nepre ligitajn al la laboro por la Internacia Lingvo. Tamen, poeziaj esploroj pri la situacio de laboranto por Esperanto daŭras — nun ofte maskataj malantaŭ aliaj temoj. Se la hodiaŭa Esperanto-kulturo jam akiris la diversecon kaj buntecon de la nacilingvaj kulturoj, ĝi ne perdis sian ideologian bazon. En tiu ĉi prelego ni pluesploros tiun ideologian bazon de la Esperanto-poezio.