La Danĝera Lingvo
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 29-an de novembro de 2016 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
Antaŭ tri jaroj, kiam mi komencis ellabori portugallingvan prelegon pri Esperanto, mi legis partojn de la bonega libro La Danĝera Lingvo, de Ulrich Lins. Hodiaŭ mi volas paroli mallonge pri tiu verko, ĉar aperis nova eldono, anoncita sur la dorskovrilpaĝo de la revuo Esperanto (numero 1305, septembro 2015).
Kial mi legis nur partojn? Unue ĉar temas pri dikega verko (la eldono kiun mi havas longas 567 paĝojn, kun malgrandaj literoj !); due ĉar mi ne havis sufiĉe da tempo; trie ĉar estas priskribitaj multegaj detaloj kiuj ne estas tre interesaj por mi.
Aliflanke estas ĝuste pro la nenombreblaj detaloj ke tiu libro estas mirinda verko, frukto de longa profunda esploro. Bedaŭrinde – kaj strange – la aŭtoro ne aldonis bibliografion (la multegaj referencoj estas donitaj en piednotoj); pro tio mi ne povas diri kiom da libroj kaj artikoloj li konsultis. Sed mi scias, ke estas multegaj. La “Indekso de personoj” ampleksas ĉirkaŭ 500 nomojn!
La menciita anonco en la revuo Esperanto tekstas: “Plene reviziita eldono de la fama verko pri persekutoj kontraŭ la Esperanto-movado, precipe en la Hitlera Germanio kaj Stalina Soveta Unio”.
Kiam la libro estis verkita? Ulrich Lins eksplikas en la Antaŭparolo (de la 1990-a eldono):
“La unua eldono de La danĝera lingvo estis publikigita en 1973 de la eldonejo L’omnibuso en Kioto. La broŝuro aperis en tre malgranda eldonkvanto, sed unu jaron poste ĝia enhavo estis presita kiel ĉapitro 21 en la verko Esperanto en perspektivo. En 1975 ampleksigita versio de la unua eldono aperis en japana traduko, farita de Kurisu Kei, ĉe la eldonejo Iwanami en Tokio. Tie ĉi estas nun publikigita nova, tute reverkita manuskripto – la rezulto de plurjara ekspluato de tre granda, parte tute nova fontmaterialo.”
Kiel citite supre, la libro pritraktas la persekutojn kontraŭ la Esperanto-movado, precipe en la Hitlera Germanio kaj Stalina Soveta Unio, sed 32 paĝoj estas dediĉitaj ankaŭ al persekutoj en Orienta Azio: Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.
En la verko estas du postparoloj. En la dua Sergej Kuznecov asertas:
“Tre riĉe dokumentita, kun precizaj fontindikoj, kun klara stilo kaj objektiva prezento de la faktoj, la libro apartenas samtempe al la faka literaturo, kiu meritas la seriozan atenton de la profesia historiisto, kaj al la komuna literaturo, kiu altiras vastan legantaron pro sia ĝenerala intereso.” (p. 549)
La unuan postparolon la grava esperantisto Detlef Blanke (mortinta – 75-jaraĝa – la 20-an de aŭgusto ĉi-jare) komencis tiele:
“La libro de la okcidentgermana historiisto, politologo kaj japanologo Ulrich Lins estas eksterordinara. Ĝi estas la ĝis nun plej profunda kaj plej ampleksa studo pri fenômeno, unika en la kulturhistorio de la homaro, studo pri la subpremo, persekutado, eĉ neneigado de adeptoj de internacia neetna lingvo. Unu el la multaj pruvoj, ke la planlingvo Esperanto ne estas nur projekto sed vera lingvo, estas ĝiaj sociaj funkciado kaj rolo”.
Kio pri la titolo? Persone mi ne ŝatas ĝin. Kial? Unuflanke evidentas por esperantistoj ke la adjektivo “danĝera” estas uzata el la perspektivo de la persekutintoj, t.e. diversaj registaroj kaj organizaĵoj opiniis (kaj sendube ankoraŭ opinias) Esperanton danĝera; aliflanke, se oni parolas pri la libro en iu nacia lingvo, ekzemple en prelego pri Esperanto, la adjektivo “danĝera” povas resti en la mensoj de la neesperantista publiko. En mia eldono estas subtitolo kiu malpligrandigas la eble negativan impreson de “danĝera”: “Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”. Bedaŭrinde tiu subtitolo ne ekzistas sur la kovrilo de la nova eldono. Tamen mi komprenas: la verko estas destinita aparte por la esperantistaro.
Ĉiukaze mi forte rekomendas la legadon de tiu mirinda libro, kiu evidente ne nur pritraktas la suferitajn persekutojn, sed ankaŭ parton de la historio de Esperanto ĝenerale.