Petra en la Babelturo
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV182 (2011.06.23)
Petra en la Babelturo
edukado.net informas ke juna hungara instruistino Petra Smidéliusz kolektas grandajn sukcesojn en la argentina ĉefurbo Bonaero.
La titolon “Monda Ĉefurbo de Libro 2011” ricevis de Unesko la argentina ĉefurbo. Tial ĝia jam kutime vigla kultura vivo des pli brilas nun per aldonaj eventoj. Unu el ili aparte allogis vizitantojn: libra Babelturo. Ĝin kreis la ekscentra skulptistino Marta Minujín, kiu iam inventis “rompendajn skulptaĵojn” kaj rekonstruis en Novjorko hamburgeran Liberecstatuon. Ĉiokaze ŝi decidis restarigi la Babelturon… per libroj. Temas pri 30 000 titoloj el la plej diversaj lingvoj. Ili kovras gigantan strukturon metalan ĉirkaŭ spirala ŝtuparo. Irante supren kaj suben en la instalaĵo, la vizitanto rigardas al miloj da libroj, kiuj pendas en travideblaj plastaj sakoj, kaj ripete aŭdas la vorton “libro” diverslingve, diversvoĉe. La librojn la artistino ricevis el ĉiuj landoj de la mondo tra iliaj ambasadoj. Esperantujo ne bezonis ambasadejon: Argentina Esperanto Ligo transdonis, pere de sia prezidantino, Silvia Rottenberg, librojn ankaŭ en la Internacia Lingvo. Ŝi persone enmanigis al la artistino ekzempleron de la pasintjare tie aperinta Esperanto ¿Una cura para las heridas de Babel (Esperanto, ĉu kuraco por la babelaj vundoj?) de Andrés Battig kaj Roberto Sartor. Poste ŝi ripetis la geston kun la kulturministro Hernán Lombardi kaj la guberniestro de la Aŭtonoma Urbo Bonaero, Mauricio Macri.
Tiu ĉi kulturfesta etoso estas pli ol oportuna por la disvastigo de tiel libra lingvo, kia estas Esperanto. Tial Silvian akompanas ĉien instruistino Petra Smidéliusz: jen por rapida
Esperantokurso, jen por intervjuo en vaste aŭskultata radiostacio. Diplomita profesoro pri la hispana kaj angla lingvoj en Budapeŝto, Petra nun rondvojaĝas tra Sudameriko. Instruinte Esperanton diversnivele en Brazilo kaj vizitinte ankaŭ Ĉilion, ŝi nun gastas en la lulilo de tango. “Marde mi donis prelegon en mezlernejo por 200 gejunuloj… kiam mi parolis pri Pasporta Servo, multaj ĝojkriegis kvazaŭ ĉe piedpilka matĉo. Multaj ekinteresiĝis kaj volas lerni Esperanton. Mi ankaŭ gvidos tri malfermajn lecionojn ĉe la turo… hodiaŭ mi organizis junularan kunvenon. Sabate mi gvidos kurseton por instruemuloj” —rakontis la juna hungarino en retmesaĝo.
Fine de majo oni malmuntis la turon kaj tiam ĉiu vizitanto rajtis forporti unu libron. La cetero eniros la trezoron de la unua multlingva biblioteko starigota en Bonaero. La Esperantoinstruistinon oni ne rajtis kunpreni.