Omaĝo al Ulrich Lins

UEAviva publikigis antaŭ 10 monatoj

04:18 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Prezento de prof-ro GOTOO Hitosi en la kunveno de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo) dum la UK en Lisbono, 2018.

Temas pri la publika lanĉo de la libro “ En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins”.

La pli ol 700-paĝan libron kunredaktis tripersona teamo (GOTOO Hitosi, José Antonio Vergara kaj KIMURA Goro Christoph) kaj ĝin eldonis Mondial (Ulrich Becker). Ĝi entenas 32 studojn kaj eseojn, kontribuitajn de diversaj aŭtoroj kiuj volis tiel esprimi sian omaĝon al la fama historiito de la movado, aŭtoro de la danĝera lingvo, Honora Membro de UEA.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

BestoDomoAviadiloFenestro