Pri preskaŭ nekonata egiptologo (1)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Plejmultaj kleraj homoj scias ion pri Champollion, kiu sukcesis deĉifri la hieroglifojn sur la ŝtono de Roseta. Pri li ekzistas artikolo en la esperanta Vikipedio.
Alian por la egiptologio gravan homon mi menciis en la unua parto de mia videaĵo “La Instruoj de Ptahhotepo”. Tamen pri li ne estas vikipedia artikolo en Esperanto. Pro tio mi produktis ĉi tiun videaĵon, tradukinte informojn donitajn en alilingvaj vikipediaj artikoloj.
En mia teksto pri Ptahhotepo mi diris: “La plej kompleta versio (de la Instruoj de Ptahhotepo) estas sur la ‘papiruso Prisse’, malkovrita en 1844 de la franca egiptologo Émile Prisse d’Avennes kaj publikigita de li en 1847. Ĝi estas konservita en la Nacia Biblioteko de Francio. Ordinare oni asertas, ke li malkovris ĝin en tombejo de okcidenta Tebo, ‘proksime de la tombo de Enintef, en la sekcio nomita Drag Abu-Naqqa’, sed legeblas ankaŭ, ke alia homo malkovris ĝin en tiu loko – kie li (Prisse) faris esplorojn – kaj vendis ĝin al li.”
Neniam mi estis leginta aŭ aŭdinta lian nomon, sed nun mi eksciis jenon pri Émile Prisse d’Avennes:
Li naskiĝis en 1807 en norda Francio. Inter 1822 kaj 1825 li vizitadis Reĝan Lernejon de Artoj kaj Metioj. Unu jaron poste, je la aĝo de 19, li forlasis Francion por batali en la Greka Milito de Sendependeco.
Poste, li vizitis Hindion kaj iris al Palestino, kie li ekinteresiĝis pri sanktaj lokoj, kio gajnigis al li la titolon de Kavaliro de la Ĉevala Ordeno de la Sankta Tombo.
Sekvis ido al Egiptio, kie li lernis la araban kaj laboris kiel civila kaj hidraŭlika inĝeniero en la servo de la osmana vicreĝo Mehemet Ali Paŝao (kiu donacis du obeliskojn de Luksoro al Francio). Inter multaj projektoj de Prisse estis ankaŭ plano por la transportado de la obeliskoj de Luksoro ĝis Parizo, sed finfine estis kontraktita Jean-François Champollion por respondeci pri la transportado de la unua kaj sola el tiuj obeliskoj. (La transportado per ŝipo daŭris de decembro de 1831 ĝis aŭgusto de 1834.)
Prisse pasigis multajn jarojn vivante kiel egipto, adoptante la nomon Idriss-effendi kaj praktikante Islamon. Li diris, ke adopti la egiptan kulturon rezultigis pli grandan komprenon de la egiptaj socio kaj homoj.
De julio ĝis septembro de 1834 li unuafoje vojaĝis tra la laga regiono de Malsupra Egiptio kaj priskribis kaj mapis la regionon ĉirkaŭ Lago Manzala kaj antikvajn ruinitajn urbojn. Lia projekto por dreni kaj igi kultivebla la lagan regionon ne estis akceptita.
Dum mallonga tempo li laboris kiel instruisto ĉe la Infanteria Lernejo de la marborda urbo Damiette ĝis januaro 1836, kiam li povis finfine dediĉi sin al sia pasio por la kulturo de Antikva Egiptio.
Multaj vojaĝoj kondukis lin al preskaŭ la tuta centra islama mondo. Tute adaptiĝita je vestaĵoj, kutimoj kaj lingvokapabloj al sia ĉirkaŭaĵo, li eĉ vizitis la sanktajn urbojn Mekko kaj Medino.
Kun Henry Abbott li fondis en 1842 en Kairo Literaran Asocion, kies membroj kunvenis por diskuti la arton kaj historion de Egiptio kaj kiu posedis librovendejon destinitan al esploristoj.
Malgraŭ la rezisto de la otomanaj aŭtoritatoj, Prisse d’Avennes kolektis antikvajn egiptajn artaĵojn grandskale kaj – kiel aliaj konataj fruaj egiptologoj – ne hezitis fortransporti statuojn kaj elpreni (aŭ malmunti) basajn reliefojn el muroj. Tre konataj kaj gravaj estas la basaj reliefoj malkovitraj en la “ĉambro de la prapatroj” de reĝo Thutmoso la 3-a en Karnako (priskribitaj jam en 1825 de James Burton), kiujn li malmuntis en 1843 kaj fortransportigis al Parizo, kie ili videblas en la muzeo Luvro. Ili estas konataj kiel “Reĝa Listo de Karnako” kaj estas grava dokumento pri la historio de antikva Egiptio.