Pri preskaŭ nekonata egiptologo (2)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En 1843 li malkovris aŭ aĉetis la papiruson kiu estas nun nomita laŭ li (kp. la citaĵon el mia videaĵo pri la Instruoj de Ptahhotepo).
En 1847 li konatigis la “papiruson Prisse” en la verko “Fac-similé d’un papyrus égyptien” (Faksimilo de egipta papiruso) kaj publikigis la verkon “Monuments égyptiens, bas-reliefs, peintures, inscriptions” (Egiptaj monumentoj, basaj reliefoj, pentraĵoj, surskriboj).
En 1848 li kontribuis al libro titolita “Orientala Albumo” – de brita verkanto kaj vojaĝanto – 30 litografbildojn montrantajn homojn vivantajn en la Nila Valo. (Liaj koloraj ilustraĵoj beligas ne nur multajn librojn sed ankaŭ poŝtkartojn kaj T-ĉemizojn kiuj estas nuntempe vendataj en Egiptio.)
Dank’al lia ampleksa esplorado kaj liaj donacoj al Francio, Prisse estis akceptita en la Honora Legio.
De 1852 ĝis 1854 li publikigis en Parizo – kune kun aliaj fakuloj – la “Revue Orientale et Algérienne” (Orientala kaj Alĝeria Revuo), kies kvin volumoj igis la kulturon de la Oriento pli konata.
Inter 1858 kaj 1860 li gvidis sciencan ekspedicion komisie de imperiestro Napoleono la 3-a. Je la fino de la ekspedicio, en 1860, Prisse kunportis al Francio tricent desegnaĵojn reproduktantajn pentraĵojn kaj reliefojn de diversaj monumentoj, kvarcent metrojn da paperaj muldaĵoj, cent kvindek fotojn de arkitekturaj kaj ornamaj detaloj, skizojn, notojn kaj antikvajn objektojn, inkluzive de dudek naŭ kranioj de mumioj kiujn li donacis al la Luvro.
Ĉe la Monda Ekspozicio de 1867 en Parizo, Prisse d’Avennes estis membro de la komisiono por la konstruado de la Egipta Pavilono kaj povis profiti de siaj notoj kaj publikaĵoj por la dizajnado de temploj kaj palacfasadoj en la pavilono.
Siajn multjarajn observojn en Egiptio li dokumentis en du grandaj verkoj riĉe ilustritaj per kromolitografiaĵoj, “Histoire de l’art égyptien” (Historio de la egipta arto, 1868-1877) kaj “L’art arabe” (La araba arto, 1869-1877), konigante ilin al sciencistoj kaj aliaj samtempuloj kaj tiel konservante la memoron pri monumentoj kiuj baldaŭ estos detruitaj kaj disigitaj per ŝtelo kaj komerco. “L’art arabe” estas unu el la fruaj verkoj de la islama arthistorio, kiu komenciĝis je la fino de la 19-a jarcento.
Tiuj du verkoj, kune kun tiuj de 1847 pri egiptaj monumentoj kaj pri la papiruso Prisse, estas konsiderataj liaj ĉefaj verkoj.
Post tiuj informoj mi faru rimarkon pri eraro en tri el la sep vikipediaj artikoloj pri Prisse. En la franclingva, germanlingva kaj rusa versioj estas dirite, ke li – kune kun Champollion – kontribuis al la deĉifrado de la egiptaj hieroglifoj. Tio estas erara ĉar Champollion sukcesis deĉifri la hieroglifojn antaŭ 1822, kiam Prisse estis nur 15-jaraĝa. Ekzemple en la libro “Viajantes e exploradores: a descoberta do Antigo Egito” (Vojaĝantoj kaj esploristoj: la malkovro de Antikva Egiptio), brazila traduko de libro de la itala fakulo Alberto Siliotti, legeblas ke Prisse lernis perfekte la araban kaj studis la laborojn de Champollion, kio kapabligis lin ekhavi ioman konon pri la hieroglifa skribo, nur tion; tio estas, li ne deĉifris hieroglifojn.