Vauban – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi ankoraŭ ne menciis, ke Vauban suferis la plej grandan parton de sia vivo je kelkaj malsanoj, precipe severa bronkito, kiu turmentis lin dum multe da tempo. En 1690 ĝi devigis lin resti en sia kastelo Bazoches la tutan jaron.
En 1703 li atingis la plej altan rangon en la reĝa armeo post la komenco de la Milito de Hispana Sukcedo, pli ekzakte post la rekonkero de Breisach, la lasta sieĝo en kiu la 70-jarulo aktive partoprenis. Tiam li estis levita al Marŝalo de Francio.
Mi jam diris, ke Vauban respektis la malriĉegajn homojn, kaj en la militoj provis eviti multajn mortojn. Fakte li ĉiam kompatis la malriĉulojn kaj ĉiujn suferantojn kaj ĝenerale intencis plibonigi la vivon por ĉiuj.
Inter 1692 kaj 94 li parte igis sekretarion kopii siajn eseojn kaj parte diktis ilin al li kaj poste igis bindi ilin. La ensemblon, kiu okupas 3.650 paĝojn, li nomis “Oisivetés de Mr. de Vauban ou ramas de plusieurs mémoires à sa façon sur différents sujets” (kiu signifas pli-malpli “Senfarecaĵoj de S-ro de Vauban aŭ kolekto de pluraj eseoj laŭ lia propra maniero pri diversaj temoj”).
Inter 1695 kaj 1697 li ellaboris plian eseon, titulitan “Reĝa Dekonaĵo” (Dîme [tiutempe skribite Dixme] Royale], kiu estis aldonita al la kolekto.
En ĝi li proponis grandan reformon de impostoj, ĉar ili aparte ŝarĝis la kamparan loĝantaron, dum la nobelaro plejparte ne pagis impostojn. Laŭ Vauban, la nova imposto – la “reĝa dekonaĵo” – anstataŭigus ĉiujn aliajn impostojn, kaj devus esti pagata de ĉiuj, inkluzive de la nobeloj kaj de la reĝo.
Vauban prezentis la projekton al la Ludoviko la 14-a trifoje, sed la reĝo ne konsentis ĝin, kaj ĝi ankaŭ estis malakceptita de liaj ministroj. Malgraŭ tio – kaj pro tio – Vauban publikigis ĝin anonime komence de 1707, kiam li estis 73-jaraĝa kaj sufiĉe malsana.
Tuj post la publikigo la eseo estis malpermesita kaj Vauban perdis la favoron de la reĝo kaj de ties ministroj. Ne nur pro tio, sed ankaŭ ĉar oni ne plu donis al li certajn taskojn kiujn li deziris, li iĝis tre malĝoja.
Li mortis pro pneŭmonio en marto de 1707, do nur kelkajn semajnojn post la publikigo de la eseo. Lia korpo estis entombigita en la preĝejo de la vilaĝeto en kiu li estis aĉetinta kastelon (Bazoches), kaj en 1808 imperiestro Napoleono la 1-a ordonis la translokon de lia koro al la “Hotelo de la Invalidoj” (verdire grandega monumento konstruigita de Ludoviko la 14-a kaj en kiu estas entombigita inter aliaj famaj generaloj la korpo de Napoleono mem).
Jen kelkaj opinioj pri Vauban:
“Ludoviko la 14-a konsideris Vauban kiel “bonan francon”, parolis pri li kun granda estimo kaj amikeco, kaj, eksciinte pri lia morto, deklaris: ‘Mi perdis viron kiu estis tre korinkliniĝita al mi kaj al la Ŝtato.’”
“Vauban estis aprezata kaj konsiderata kiel klara, sincera kaj rekta homo, rifuzante reprezentadon kaj ŝajnojn, kiel ili estis praktikataj ĉe la kortego de Ludoviko la 14-a.”
“Vauban pasie dediĉis sin al socia justeco: ekzemple, oni diras, ke li dividis siajn gratifikojn kaj salajron kun malpli bonŝancaj oficiroj, kaj foje eĉ prenis sur sin la punojn de la soldatoj sub sia komando, kiam li trovis ilin maljustaj… Li vivis simplan vivon, kaj liaj rilatoj kun la homoj ĉirkaŭ li estis tre humanaj.”
“Lia tuta verko, el ŝtono aŭ papero, atestas la saman obsedon: publika utileco, ĉu per la formado de la pejzaĝo kaj la defendo de la teritorio per la ‘zono de fero’ ĉu per la transformado de la socia ordo per impostreformo.”
Historiistino Michèle Virol skribis: “Li estis […] homo multvizaĝa: strategiisto (fama pro konkerado de urboj – li gvidis pli ol kvardek sieĝojn), milit-arkitekto (li konstruis aŭ riparis pli ol cent fortikaĵojn), urboplanisto, statistikisto, ekonomikisto, agronomo, politika pensulo, sed ankaŭ infanteriisto, artileriisto, masonisto, inĝeniero de pulvoj kaj salpetro, de minejoj kaj pontoj kaj vojoj, hidrografo, topografo, kartografo, armea reformisto (anstataŭigo de la fusilo per la musketo, anstataŭigo de la lancoj per la ingobajoneto) – unuvorte, ia franca Leonardo da Vinci de la ‘Granda Jarcento’ [t.e. la 17-a jarcento].”