Vauban -1
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Denove mi spektis bonan dokumentfilmon de la franca televidkanalo TV5Monde (TV5Mondo), ĉi-foje pri la konata franca inĝeniero kaj milit-arkitekto Vauban.
Temas pri plia filmo de la serio “Sekretoj de la Historio” de la menciita kanalo, sed mi spektis ĝin en Jutubo, kie ekzistas multaj tiaj dokumentfilmoj el tiu serio.
Kiel en la kazo de mia antaŭa video, mi eksciis poste, ke en la esperanta Vikipedio ekzistas nur mallongega artikolo pri li (nur tri alineoj).
Pro tio mi prezentas ĉi tie pli detalan resumon de la vivo de Vauban.
Kiam mi vojaĝis – plurfoje – en Francio, mi jam estis vidinta kelkajn el liaj konstruaĵoj, kaj mi sciis, ke li estis la plej grava arkitekto de reĝo Ludoviko la 14-a. Tamen nur nun, en la dokumentfilmo, mi eksciis kiom grava li estis kaj kiajn pliajn laborojn li faris.
Por prepari ĉi-tiun videon mi plejparte ĉerpis informojn el la franclingva Vikipedio kaj el la germanlingva Vikipedio, aliajn el la menciita franca dokumentfilmo.
Jam ĉe la komenco de la artikolo en la franclingva Vikipedio legeblas, ke Vauban estis inĝeniero, milit-arkitekto, urbanisto, hidroteknikisto kaj eseisto.
Verdire Vauban nomiĝis Sébastien Le Prestre, sed, ĉar lia praavo Emery le Prestre estis akirinta la vilaĝon Vauban, li poste nomiĝis Sébastien Le Prestre de Vauban, iĝis Markizo de Vauban, kaj ĝenerale estas konata simple kiel Vauban.
Li naskiĝis en 1633 en la urbo Saint-Léger-de-Foucheret (en la regiono Burgonjo [Bourgogne], kies nomo estis ŝanĝita de Napoleono la 3-a al “Saint-Léger-Vauban”.
Li devenis de familio de malriĉaj nobeloj, kiuj estis suprenirintaj al la nobelaro antaŭ malmulte da tempo (la kvara generacio laŭ la patra linio).
La periodoj de infanaĝo kaj adoleskeco de Vauban estas tre malmulte dokumentitaj. Tamen oni scias, ke jam kiel lernejano en la Karmelita Kolegio li montris grandan talenton por matematiko. Krome li lernis i.a. la latinan, gramatikon kaj la antikvajn aŭtorojn.
Lia patro okupiĝis pri greftado de fruktarboj por ĉiuj kasteloj en la regiono, kaj lia filo ofte akompanis lin. Vauban ne nur ŝatis esti meze de la naturo, sed poste ĉiam interesiĝis pri plibonigo de la naturo per teknikaj novigoj, kiel sia patro.
Kvankam ili estis nobeloj (sufiĉe malriĉaj), la juna Vauban respektegis la malriĉegajn homojn de la regiono, kaj li konservis tiun sintenon dum sia tuta vivo.
Tre frue li lernis rajdi, kaj li fariĝis perfekta rajdanto. Ofte li vizitis la kastelon Vauban – je distanco de 30 km -, feŭdo de lia familio ekde la 16-a jarcento kaj kie loĝis liaj avo, onklo kaj kuzoj. La kuzoj ne nur ludis kun li, sed instruis lin pafi per arko kaj batali per glavo.
Tamen fakte li travivis sian infanaĝon en etoso de milito (ĉar en 1635 Francio eniris la Tridekjaran Militon), kun perfortoj kaj malsanoj.
Apenaŭ 18-jara, li eniris kiel kadeto en la regimenton de princo Condé, kiu estis kuzo de reĝo Ludoviko la 14-a kaj unu el la ĉefaj gvidantoj de la t.n. Frondo (1648-1653) – opozicio de la franca nobelaro kontraŭ la krono. Tie Vauban akiris siajn unuajn spertojn pri la konstruado de fortikaĵoj.
En 1653 li estis kaptita. Kardinalo Mazarin konvinkis la talentan kaj promesplenan junan inĝenier-soldaton transiri al la reĝa armeo, en kiu li supreniris ĝis la plej altaj postenoj.
En 1654, Vauban fariĝis asistanto de marŝalo Louis Nicolas de Clerville. Samjare li estis vundita dum la sieĝo de Stenay. La sekvan jaron – nur 22-jara – li estis nomumita “regula inĝeniero de la reĝo”.
En 1656, post defendo de la fortikaĵo Saint-Ghislain, li fariĝis kapitano kaj kompaniestro.
La sekvan jaron, dum la sieĝo de Montmédy, kie ĉeestis la reĝo, li estis denove vundita. La sieĝo estis longa – kvardek ses tagoj da malfermaj tranĉeoj – kaj aparte multekosta je homaj vivoj. Li kritikis la manieron, laŭ kiu tiu sanga sieĝo estis farita. Ekde tiu okazaĵo li ĉiam faris ĉion por eviti multajn mortojn.
La tri sekvaj sieĝoj gviditaj de li kontribuis al la Pirenea Paco kun Hispanio en 1659, tre favora al Francio. Poste li estis taskita pri diplomatiaj misioj kaj – laŭ rekomendo de financministro Colbert – ankaŭ pri la konstruado de fortikaĵo en Breisach ĉe la Rejno.