Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Vauban – 2

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En 1660 Vauban edziĝis kun kuzino, kaj poste la paro ekhavis tri gefilojn (la sola filo mortis jam tuj post la naskiĝo). Laŭ la dokumentfilmo ekzistis granda amo kaj reciproka kompreno inter Vauban kaj la edzino, kvankam li estis plejofte for de la hejmo.

Dum sia vivo li veturis nekredeblajn 180.000 km-n per kaleŝo aŭ surĉevale.

Foje li tenis vojaĝtaglibrojn en kiuj li notis distancojn, terenajn malfacilaĵojn kaj loĝistikajn rimarkojn. Liaj vojaĝoj daŭris semajnojn aŭ monatojn.

Dum la Devolucia Milito, kiu komenciĝis en 1667, Vauban sukcese sieĝis la urbojn Tournai, Douai kaj Lille, kio en 1668 kondukis al la subskribo de la traktato de la Aĥena Paco, denove favora al Francio.

Vauban ricevis la taskon plivastigi la fortikaĵon de Lille. Tiu fortikaĵo fariĝis la unua granda fortikiga projekto de Vauban kaj estas konsiderata lia unua majstraĵo. Li elektis ĝeometrie aranĝitan strukturon en la formo de regula kvinangulo, kaj la laboroj okazis inter 1667 kaj 71. Cetere Vauban fariĝis guberniestro de Lille.

Dum la Nederlanda Milito (1672 ĝis 78) li unuafoje uzis la teknikon de “paraleloj” dum la sieĝo de Maastricht en 1673. La urbo estis venkita post 13 tagoj. En 1676, Vauban iĝis feldmarŝalo kaj en 78 generalkomisaro de ĉiuj francaj fortikaĵoj. En la sama jaro la milito finiĝis per la Paco de Nimego.

Reĝo Ludoviko la 14-a tre ŝatis lin kaj multfoje aŭskultis liajn konsilojn, eĉ kiam Vauban diris malagrablajn verojn. Li estis dankema al li pro tiu sincereco kaj tute fidis lin rilate al aferoj de defendo de la regno.

En 1675 li aĉetis la kastelon Bazoches, kiun li tre ŝatis kaj plibonigis dum siaj malmultaj ĉeestoj.

Ekde 1668 Vauban estis tre engaĝita en la fortikigado de Francio ĉe ĉiuj ĝiaj limoj. Oni nomas la ensemblon de fortikaĵo kiun li konstruigis “Zonon de Fero”, ne nur en la orienta regiono, montrita sur la foto, sed ankaŭ en okcidento.

Entute Vauban desegnis kaj konstruigis aŭ igis pligrandigi pli ol 180 fortikaĵojn. La tipo de milit-arkitekturo kiun li kreis estas nomita “sistemo Vauban”.

Oni ankaŭ konfidis al li la ampleksan projekton de nova akvoprovizado por la Palaco de Versajlo, por kiu, kontraŭ lia konsilo, oni komencis la konstruadon de 80 km-n longa akvedukto, kiu, post 10 jaroj de laboroj kaj la deĵoro de 20.000 homoj, ĉefe soldatoj, ne estis kompletigita pro financaj kialoj kaj pro novaj militoj.

Aliaj projektoj inkluzivis – de 1683 ĝis 1700 – la konstruadon de marbordaj kaj eĉ enmaraj fortifikaĵoj kaj de la unuaj lumturoj en Bretonio same kiel ampleksajn kanalprojektojn.

Kiel dirite ĉe la komenco, li estis ankaŭ eseisto. En siaj eseoj, kiuj atestas nesatigeblan kaj universalan scivolemon, li skribis pri siaj observoj, siaj pripensadoj, siaj reformprojektoj.

En 1688 li estis nomumita generalleŭtenanto, kaj dum la Milito pri la Palatinata Heredo (1688–97) li gvidis interalie la sieĝojn de Mons kaj Namur. Entute li gvidis pli ol 50 sieĝojn.

En 1699 li fariĝis honora membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj, kiu estis fondita en 1666 de Ludoviko la 14-a post propono de financministro Colbert.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Leono estas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?