Kreu filmon en Esperanto dum Paralela Universo ĉi-sabate!
EsperantoUSA publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉu vi planas renkontiĝi kun amikoj dum Paralela Universo ĉi-semajnfine? Vi devus krei filmon kune por La Usona Bona Film-Festivalo! Vi ankoraŭ havas 2 monatojn por krei ion amuzan aŭ interesan por la konkurso. Prezentu viajn amikojn. Montru vian belan landon. Parolu pri via historio. Ne devas esti aktorita afero. Dokumenta filmo pri la kafejo kie vi kutime renkontiĝas estus bonega. Traduku malnovan fabelon aŭ kanton en Esperanton. Ni bonvenigas ĉiun ĝenron! Sed ne forgesu havi kuleron en via filmo!
Paralela Universo: https://paralelauniverso.com/
Notu, ke la menciita repago ĝis $50 por klubaj ekskursoj dum PU estas nur por usonanoj. Legu informon pri tio ĉi tie: https://mailchi.mp/esperanto-usa/u-en-via-urbo-okazos-paralela-universo
Jen kelkaj festivalaj filmoj registritaj ene de unu tago kiam Esperantistoj jam estis kune.
Filmoj el la Atlanta 5-hora Film-defio (ili eĉ uzis la saman dialogon!):
En La Kelo: https://www.youtube.com/watch?v=G-CkxYiU3bg
La Lanternisto: https://www.youtube.com/watch?v=TXk7sPFxN6c
Fazeoloj: https://www.youtube.com/watch?v=AD4s3-e9a88
Filmoj el NASK (La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto):
Jes, Avino: https://www.youtube.com/watch?v=49T1prlOmY0
Iamo Longe For: https://www.youtube.com/watch?v=K8TeKs7OTeA
Hazarda Renkontiĝo: https://www.youtube.com/watch?v=JVViYJ3NLFU
Mia Monujo!: https://www.youtube.com/watch?v=nAW-FT57njE
Viaj filmoj devas esti malpli ol 5 minutojn longaj kaj tute en Esperanto kun almenaŭ 10 unikaj parolataj vortoj kaj ie en la filmo devas aperi kulero. Ne gravas ĉu la kulero estas ligna, metala, aŭ plasta. Ĝi ne devas esti grava parto de la intrigo sed povus esti. Ni simple bezonos vidi ĝin.
Jen la Telegram-grupo por la festivalo kie vi povas proponi aŭ peti helpon kaj kunlaboradon kaj ricevi respondojn al viaj demandoj: https://t.me/usonabona
Jen la originala anonco pro la konkurso farita de nia ĉi-jara festival-estro Kejti: https://youtu.be/2DLQwPzMaR4
Jen la oficiala retpaĝo por la konkurso: https://esperanto-usa.org/en/2025/07/14/7aubff/